Walter „Maynard“ FERGUSON (* 4-an de majo 1928 en Montréal; † 23-an de aŭgusto 2006 en Ventura, Kalifornio) estis kanada ĵaz-trumpetisto kaj flugilkornisto. Li validis kiel lertulo pri alttonoj kaj estis fama pro sia granda tonamplekso.

Maynard Ferguson

Vivo redakti

Jam junaĝe Ferguson malkovris sian muzikemon. Instigite de siaj gepatroj li lernis pianon kaj violonon ekde sia kvara vivojaro. En la aĝo de naŭ jaroj li malkovris al si la trumpeton kaj 13-jara li jam prezentis kun la Canadian Broadcasting Company Orchestra, en la aĝo de 15 li ludis kun propra bando kiel antaŭgrupo por koncertvojaĝaj bandoj. Antaŭ ol li tamen ludis siajn famajn "ĉielskrapajn" kaskadojn sur la trumpeto, li ankaŭ renomiĝis kiel valvotrombonisto. Li decidiĝis tamen tiam finfine por la trumpeto. Per sia energio kaj virtuozeco li altiris la atenton de diversaj famaj bandestroj kaj estis akceptata je la aĝo de 22 jaroj en la Stan Kenton Orkestro, en kiu li kunludis ekde 1950 - 1953, ekz. je ties surdiskigo de New Concepts of Artistry in Rhythm. Meze de la kvindekaj jaroj li fondis sian propran orkestron, kiu rigardis sin en la tradicio de la Basie-klasikismo kaj faris svingan, simplan, blusecan kaj pulsecan, tamen viglan same kiel insrumente interesan ĵazon.

Post tio li sindediĉis al la filmmuziko kaj registris kelkajn sontrakojn por Paramount Pictures. En Holivudo li kunludis kun Okcident-Marbordaj ĵazistoj. Ankaŭ li ludis interalie en la New York Philharmonic Orchestra sub Leonard Bernstein The Titans de William Russo.

En la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj Ferguson vivis en Hispanujo, Anglujo kaj Barato kaj vojaĝis kun propraj bandoj, parte eĉ bandegoj. Lia versio de MacArthur Park famiĝis kaj mendoj logis lin denove en sian hejmlandon. En 1974 li decidiĝis reiri en Usonon. Per Gonna Fly Now el la usona kinofilmo Rocky li trarompiĝis kiel amastaŭga ĵaztrumpetisto, ĉar la unupeca disko atingis rangon n-ro 10, la disko Conquistador ricevis oran premion, kaj oni kandidatigis lin en 1978 por la premio Grammy.

Longan tempon Ferguson estis tutsimple la altregistra trumpetisto. Li ludis ankaŭ trombonon, tamen havis tiukampe nur gravecon kiel kunevoluiganto de kombinita valvo-glittubo-trombono.

 
Maynard Ferguson.

La 23-an de aŭgusto 2006 Ferguson mortis je la aĝo de 78 jaroj pro hepato- kaj reno-misfunkcio.

Diskografiaj indikoj redakti

  • Jazz Masters 52: Maynard Ferguson (Verve Records, 1951-1957)
  • The New Sounds of Maynard Ferguson and His Orchestra (Fresh Sound, 1964)
  • Chameleon (Columbia Records, 1974(P))
  • Conquistador (Columbia Records, 1977)
  • Carnival (Columbia Records, 1978)
  • Live from San Francisco (Rhino, 1983)
  • These Cats Can Swing (Concord Records, 1994)
  • One More Trip to Birdland (Concord, 1996)
  • Brass Attitude (Concord, 1998)

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Maynard Ferguson » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3518784 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)