Mazara del Vallo

komunumo de Italio

Mazara del Vallo [mazzara delvallo] /maˈdzdzaːra delˈvallo/ (Mazzara [mazzara] en la sicila lingvo) estas itala komunumo de ĉ.50mil loĝantoj en la provinco de Trapanio en okcidenta Sicilio. Ĝi havas la renomon esti la urbo de ruĝaj salikokoj, de la Kasbah (arabe: قصبة) kaj de multetna kulturo.

Mazara del Vallo
Mazara del Vallo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco TP Trapanio
Geografia situo 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo)37.65166666666712.5875Koordinatoj: 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo)
Alto super marnivelo 8 m
Areo 275,51 km²
Loĝantaro 50 039 (2023)
Loĝdenso 182 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Borgata Costiera, Mazara Due
Najbaraj komunumoj Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino, Salemi
Patrono Sankta Vito
Festa tago 15-a de junio
Nomo de loĝantoj mazaresi (itale), mazaranoj (esperante)
Poŝtkodo 91026
Imposta kodo F061
Kodo laŭ ISTAT 081012
Telefona prefikso 0923
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ĝi laŭas la mediteranean marbordon, ĉe la enmarejo de la riveroj Mazaro [mazaro] kaj Arena, kaj distancas malpli ol 200 km de la tuniziaj marbordoj de Norda Afriko.

En ĝia antikva historia urbocentro, kiun iam normanaj muregoj ĉirkaŭis, videblas multnombraj imponaj preĝejoj, kelkaj el kiuj datiĝas el la 11-a jarcento. La urbocentro estas tipa kasbaho, islameca fortikaĵa kvartalo riĉa je etaj stratoj.

Historio redakti

Mazara del Vallo posedas longan historion. Arkeologiaj elfosaĵoj montris ke la loko jam estis loĝita ekde 12.000 antaŭ Kristo. Post la regado de respektive la grekoj, kartaganoj, romianoj kaj bizancanoj, la urbo konis ĝian plaj grandan periodon de florado dum la redagado de la la Emirato de Sicilio (arabe : إمارة صقلية), emirato fondita sur la insulo kies ĉefurbo estis Palermo kaj kiu ekzistis de 831 ĝis 1061.

Geografio redakti

 

La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco)[1], kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto Val di Mazara.

Akvovojoj redakti

Du riveroj transiras la teritorion de Mazara: Mazaro kaj Arena, la lasta el tiuj ekiras de la Lago Trinità, nenatura lago kreata de la samnoma akvobaraĵo, kiu estas ĉe la komunumbordo kun Castelvetrano.

Krome estas multnombraj torentoj (Iudeo [judeo], Bucari [bukari]), kaj nenaturaj kanaloj kreitaj pro agrikulturo.

Ekzistas ankaŭ naturrezervejoj, vidu la sekcion naturaj areoj.

Klimato redakti

La klimato de Mazara estas speciale agrabla en la sicilia kunteksto.

Vintroj estas mildaj kaj mallongaj, kaj malofte la temperaturo subiras sub 12° gradoj dum pli ol 15 tagoj.

Ĝenerale, someroj karakteriziĝas je regula nordokcidenta ventado: ĝi estas vento kiu regule ekas je la 11:00, kaj finas je la 19:00[2]. Ĉi tiu vento agrable sekigas la klimaton eĉ kun altaj temperaturoj, kiuj ne oftas.

Kontraŭe Siroko, sudorienta vento, portas apreceblan kvanton da humideco kiu malvarmigas la klimaton. Ĉiuokaze, sirokaj kondiĉoj ĝenerale ne daŭras pli ol tri tagojn.

La regula ventado igas la urbon ideala loko por ĉiuj veladaj sportoj: fakte ĝia maro estas alvenloko por pasiuloj pri kajta surfado kaj breta velado el la tuta mondo, ĉar Mazara inkluziviĝas en la listo de ideaj lokoj por tiuj sportoj[3].

Ekonomio redakti

La ĉefaj branĉoj de la loka ekonomio estas nuntempe turismo, fiŝkaptado, terkultivado, ŝipkonstruado kaj prilaborado de manĝaĵoj (ĉefe fiŝoj). La urbo estas unu el la ĉefaj fiŝkaptadaj havenoj en Italio, kaj la loka ŝipanaro ampleksas proksimume 400 grandajn fiŝkaptadajn motorŝipojn, kiuj pasigas en la maro 50-60 tagojn kaj entute dungas proksimume kvar mil fiŝkaptistojn.

Transporto redakti

Fervojlinioj redakti

Tra Mazara del Vallo pasas regiona cirkla fervoja linio de Alcamo tra Castelvetrano kaj Trapani al Alcamo.

Bustransporto redakti

Mazara del Vallo estas buse konektita al Trapani , Marsala , Palermo kaj Agrigento. Ekde aŭgusto 2011 ankaŭ ekzistas bus-konekto al la Flughaveno Trapani-Birgi[4][5].

Flughaveno redakti

Ekzistas nur ejo por helikoptero (itale : eliporto) uzata en la kadro de urĝaj sanzorgaj servoj.

La plej proksima aviadilejo troviĝas en Birgi/Trapani (Aeroporto Vincenzo Florio Trapani Birgi).

Ŝiphaveno redakti

La haveno de Mazara del Vallo havas komercajn funkciojn[6], sed estas ankaŭ pasaĝera haveno [7].

Monumentoj kaj interesaj lokoj redakti

Mazara del Vallo havas multnombrajn lokojn de historia intereso, kiuj memoras la diferencajn kulturojn kiuj karakterizis la urban historion.

Inter la 23 kaj 28 majo 2011 okazis la Semajno de Paco kaj Solidareco , organizita kunlabore kun la Prem Rawat Foundation kaj la Associazione Percorsi [8] . Okaze de la vizito de Prem Rawat, la Stela della Pace [9] estis inaŭgurita la Stelo de la Paco, situanta en Piazza Mokarta , kun gravurita frazo en itala, franca, angla kaj Esperanto.

 
Pacoŝtono kvarlingva (interalie en Esperanto) en formo de kapo dirante "Paco originas en la koro de ĉiuj homoj" - Prem Rawat, la 27-an de majo 2017.

Religiaj konstruaĵoj redakti

La ĉefaj preĝejoj estas:

Civilaj konstruaĵoj redakti

 
Normana arko

Militaj konstruaĵoj redakti

La Normana arko, cetero de la antikva normana kastelo, kiu estis en urbocentro. La arko dominas Mokarta-n placon.

Diversaj redakti

Arkeologiaj lokoj redakti

Naturrezervejoj redakti

La Sicila Regiono rekonis du naturrezervojn sur la teritorio de Mazara del Vallo :

Edukado redakti

En la urbo estas:

  • 6 elementaj lernejoj;
  • 4 bazaj mezlernejoj;
  • 4 antaŭ-universitataj lernejoj, kiuj ofertas 6 diferencajn fakojn :
    • teknikumo pri industria kaj metiista produktado;
    • teknikumo pri industrio kaj aferoj de la maro;
    • komerca teknikumo;
    • industria teknikumo;
    • humanista liceo;
    • scienca liceo.

Scienca esploro redakti

En Mazaradelvalo estas la Instituto por la borda mara medio (Istituto per l'ambiente marino costiero itale), operacia trupo de Consiglio Nazionale delle Ricerche (Sciencesplora Nacia Koncilio), kiu okupiĝas pri la studo de maraj biologiaj kapabloj.

Universitato redakti

Consorzio Universitario della Valle del Belice e del Mediterraneo (CUBEM)

Enmigrado redakti

La urbo ankaŭ ĝuas la ĉeeston de rimarkinda kvanto de enmigrintoj, proksimume tri mil, ĉefe el Magrebo, uzataj dum pli ol 25 jaroj en la fiŝkaptado, terkulturaj kaj metiaj agadoj de la urbo. Ili plejparte loĝas la arabdevena urbocentro.

Malgraŭ la transformiĝo realigita de la normandoj, la urbo de Mazara del Valo ankoraŭ konservas multajn distingajn trajtojn de la araba-berbera kulturo. La plej evidenta signo de la islama influo videblas survoje al la antikva araba kvartalo, ankoraŭ hodiaŭ nomata "Kasbah" : stratetoj kiuj meandras de centra akso kaj kondukas al multaj kortoj, kiuj donas alirojn al la hejmoj.

Demografia evoluo redakti

Censitaj loĝantoj

Etnoj kaj alinaciaj malplimultoj redakti

Alinaciaj loĝantoj

Religio redakti

 
Moskeo Ettakwa

La plej granda parto de la urbaj loĝantoj estas kristanoj, kaj ĉirkaŭ la 15%[16] el tuta loĝantaro estas islamanoj. Ĉi tiuj renkontiĝas en ilia sola preĝejo, la moskeo Ettakwa (‫مسجد التقوى‬ arabe). Longtempe ekzistis propono konstrui moskeon, sed ĝi neniam konkretiĝis[17][18].

Kulturo redakti

Muzeoj redakti

Krom kelkaj muzeoj la urbo estas riĉa je tradicioj kaj folkloro. Kelkaj festoj estas L'Aurora (la Aŭroro) kaj la festeto de Sankta Vito.

Bibliotekoj redakti

Estas du bibliotekoj[19]:

  • Komunuma biblioteko "Leonardo Bonanno", kiu havas pli ol 65000 libroj;
  • Biblioteko de la Episkopa Seminario, kiu havas pli ol 34000 libroj.

Amaskomunikiloj redakti

Radiostacio : Azimut Network : radioazimut.net

Televidostacioj : Televallo (antaŭe RTM Radio Televisione Meridionale)[20] kaj Tele8 (antaŭe Tele City)[21]

Famaj urbanoj redakti

Nicolò Cristaldi estas (2019) la urbestro. Mazara del Vallo gastigas la ASD Mazara Scherma, kie komencis la ĉampionino de skermo Loreta Gulotta[22].

Esperanto en Mazara del Vallo redakti

 
Ŝildo de la Esperanto-strato en Mazara del Vallo

En Mazara del Vallo okazis, de la 18-a aŭgusto ĝis la 25-a aŭgusto 2012, la 79-a Itala Kongreso de Esperanto[24].

Dum ties planado kaj preparado la itala esperantistaro kontaktis la urbestraron kaj renkontis plenan apogon de sia iniciato kaj eĉ pli — ekestis propono de la urbestro, Nicola Cristaldi, ke Mazara del Vallo estu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ tuta Mediteraneo. Pro tio komenciĝis granda laboro kiel okazigi kulturajn aranĝojn, instrui Esperanton en mezgrandaj lernejoj, ktp.[25]

En januaro 2012 estis establita Centro por Esperanto kaj Interkulturo[26], en domego nomita "Palazzo della Legalità" (Palaco de la Leĝeco). Tiu centro funkciis du plenajn jarojn (ekde januaro 2012 ĝis fino de 2013).

Okaze de la 79-a Itala Kongreso de Esperanto, la loknomoj de la historia centro estis tradukitaj al Esperanto[27].

Ĝemelurboj redakti

Kvankam la pola Białystok, plia urbo kiu subtenas Esperanton, ne estas ĝemelurbo, tamen Mazara del Vallo jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro[28] [29] [30] [31].

Fotogalerio redakti

 
Interna vido de la preĝejo Sankta Ignaco.

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Listo de italaj komunumoj klasitaj en tertremaj areaj (PDF). Alirita 18-a de marto 2012.[rompita ligilo] itale
  2. Il Portolano del Mediterraneo
  3. World of Windsurfing - Team Italy. Alirita 18-a de marto 2012. angle
  4. Parte il collegamento Mazara-aeroporto "Vincenzo Florio". Arkivita el la originalo je 2019-02-09. Alirita 2019-02-08.
  5. AST - Linea: Trapani - Aeroporto Birgi - Orario invernale. Arkivita el la originalo je 2012-01-23. Alirita 2019-02-08.
  6. Noto : Precipe eksportado de vino kaj rilataj produktoj kaj la importado de pogranda cemento.
  7. Regulaj sezonaj rilatoj kun la insulo Pantelleria kaj foje kun Tunizio , same kiel trafiko de transeptoŝipoj.
  8. Musica e iniziative di arte partecipata alla "Settimana della Pace e della Solidarietà".
  9. Mazara, settimana della pace: domani manifestazioni clou con Prem Rawat. Arkivita el la originalo je 2019-02-09. Alirita 2019-02-08.
  10. MazaraNews.com: Le Chiese di Mazara del Vallo. Alirita 18-a de marto 2012.[rompita ligilo] itale
  11. Editoriale: Risalendo il Mazaro - Alla riscoperta della nostra identità culturale (30-a de majo 2005). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 18-a de marto 2012. itale
  12. Portale turismo Provincia di Trapani. Alirita 18-a de marto 2012.[rompita ligilo] itale
  13. “The House of the Sicilian Greeks”, The Roman villa: villa urbana (PDF), p. 29–41. angle
  14. Naturrezervo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj. Arkivita el la originalo je 2013-06-16. Alirita 18-a de marto 2012. itale
  15. Pagina su Capo Feto. Alirita 18-a de marto 2012.
  16. Islamanoj sen moskeo. La apelacio de Sbiha Mouldi. Arkivita el la originalo je 2019-02-09. Alirita 21-a de marto 2012. itale
  17. La Okcidenta Moskeo. Dosiero pri la projekto. (PDF). Alirita 21-a de marto 2012. itale
  18. Mazara del Vallo - Projektoj por hibrida urbo. (26-a de oktobro 2009). Alirita 21-a de marto 2012.[rompita ligilo] itale
  19. Reto de Bibliotekoj de la Provinco de Trapanio. Arkivita el la originalo je 2013-05-07. Alirita 22-a de marto 2012. itale
  20. Scheda emittente RTM Radio Televisione Meridionale.
  21. Scheda emittente Tele8.
  22. Baldo Bonsinjore Arkivigite je 2019-02-09 per la retarkivo Wayback Machine, pri la historio de la skerma klubo de Mazara del Vallo.
  23. Storia della città di Mazara, citita verko, p. 120
  24. 79a Kongreso de Esperanto - Mazaradelvalo 2012.08.18 - 25. Arkivita el la originalo je 2013-05-11. Alirita 2019-02-08.
  25. Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto esperante
  26. Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj Arkivigite je 2013-05-15 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  27. A Mazara del Vallo il 79º Congresso italiano di Esperanto nell'agosto del 2012. Arkivita el la originalo je 2019-02-09. Alirita 2019-02-08.
  28. Białystok w klubie miast esperanckich - Białystok, niemiecki Herzberg am Harz oraz sycylijskie miasto Mazara del Vallo utworzą klub miast esperanckich..
  29. L'esperanto unisce Bialystok e Mazara del Vallo.
  30. L'Esperanto unisce le città. Firmato accordo di collaborazione a Białystok. Arkivita el la originalo je 2013-12-12. Alirita 2019-02-08.
  31. DS n.0263-2012 - Visita istituzionale del Sindaco in Polonia, nella città di Bialystok, dal 07 al 10 dicembre 2012..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti