Mazeppa estas rakonta poemo verkita de la angla romantika poeto Lord Byron en 1819. Ĝi estas bazita sur populara legendo pri la frua vivo de Ivan Mazepa (1639–1709), nobelo el Ukrainio kiu poste iĝos Hetmano de Ukrainio.[1] Laŭ la poemo, la juna Mazeppa havas amaferon kun la Pola grafino Theresa dum servado kiel paĝio ĉe la kortego de la reĝo Johano la 2-a Kazimiro. La grafino Theresa estis edzino de la multe pli aĝa grafo. Malkovrinte la aferon, la grafo punas Mazeppa ligante lin nuda al sovaĝa ĉevalo. La kerno de la poemo priskribas la traŭmatan vojaĝon de la heroo ligita al la ĉevalo.

Mazeppa
poemoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Byron
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1819
Eldonejo John Murray
Ĝenro epopeo
vdr
Mazeppa de Théodore Géricault ĉ. 1823; bazita sur la poemo de Byron.

Notoj redakti

  1. Mazeppa estas historia literumado; en modernaj dokumentoj la historia figuro estas referencata kiel Ivan Mazepa. Tamen, represaĵoj de la poemo de Byron tenas la literumadon Mazeppa. Tiu artikolo uzas la literumadon 'Mazeppa' por referenco al la heroo de la poemo, kaj rezervas 'Mazepa' por referencoj al la vera historia figuro.