legu ankaŭ Mazovia Provinco

Mazovio
Regiono
Blazono
historia regiono [+]

LandoPollando

ĈefurboPłock
- koordinatoj52° 58′ 38″ N, 19° 1′ 13″ O (mapo)52.97735919.020299Koordinatoj: 52° 58′ 38″ N, 19° 1′ 13″ O (mapo)


Mazovio (Tero)
Mazovio (Tero)

Mazovio (Pollando)
Mazovio (Pollando)
DEC
Mazovio
Mazovio

Map
Mazovio
Vikimedia Komunejo:  Masovia [+]
vdr

Mazovio (pole Mazowsze) estas geografia, historia kaj kultura regiono en orienta Pollando. Ĝi estas ankaŭ provinco (administracia regiono) en Pollando.

Mazovia historia ĉefurbo estis Płock, kie troviĝis kastelo de Princoj de Mazovio. Kiel ĉefurboj de Mazovio estis ankaŭ akceptataj Czersk kaj Varsovio.

Geografio redakti

Mazovio estas regiono ebenaĵa. La plej gravaj riveroj tiuregione estas: Vistulo (pl. Wisła),Okcidenta Bugo (pl. Bug), Narevo (pl. Narew), Pilica kaj Wkra. Arbaroj, precipe koniferaj, okupas 20% de regiono. La klimato estas karakterizita de varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Du trionoj de loĝantaro, loĝas en urboj, precipe en Varsovio, estanta la plej granda metropolo de regiono kaj en Pollando. Aliaj gravaj urboj: Radom, Płock, Siedlce, Ostrołęka, Pruszków.

Mazovia dialekto redakti

La mazovia lingvo ekzistis kiel aparta dialekto ĝis la dudeka jarcento. En la procezo de miksado de la mazoviaj variantoj kun la pola norma lingvo, la mazovia dialekto stompiĝis en la polan lingvon.

Ekonomio redakti

En komenco de dudekunua jarcento Mazovia Provinco estas akceptata la plej riĉa kaj la plej rapide evoluanta en Pollando. Ĉefa ekonomia centro estas la Varsovia Industria Distrikto, kiu inkludas en si Varsovion, Pruszków, Żyrardów, Piaseczno, Ożarów, Sochaczew, Grodzisk Mazowiecki kaj Mińsk Mazowiecki. Siajn sidejojn havas tie plimulto de la plej grandaj entreprenoj en Pollando. Tie funkcias industrioj peza, nutraĵa, uzina, aŭta, komputila kaj multaj aliaj. En Varsovio troviĝas interalie borso. En Płock troviĝas rafinejo PKN Orlen, en Radom - armeaj uzinoj Łucznik, en Siedlce - fabriko de vagonaroj Stadler kaj fabriko de alkoholoj Polmos.

La Varsovia internacia flughaveno Chopin estas la plej utiligata de poloj kaj eksterlandanoj.

Turismo redakti

Sur tereno de Mazovio troviĝas multaj turismaj allogaĵoj. Inter ili elstaras:

Mazovia kuirarto redakti

Ne ekzistas specifa mazovia kuirarto. Konsumataj ĉi tie manĝaĵoj konsistas ĉefe el terpomoj kaj el grio. Pro tio, ke Varsovio estas ĉefurbo de Pollando oni povas trovi ĉi tie manĝaĵojn tipajn por ĉiuj regionoj de Pollando.