Mbur (aŭ france Mbour) estas urbo en Senegalio kiu situas 80 km sude de la ĉefurbo Dakaro. Ĝi konsistas el 27 kvartaloj. La loĝantonombro sumiĝas je ĉ. 200.000. Mbur estas fama pro sia fajna kaj ebena sabloplaĝo de la Petite Côte. Krome la urbo havas iom grandan fiŝkaptan havenon. La regiono estas turisme evoluigita.

Mbur
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 14° 25′ N, 16° 58′ U (mapo)14.416666666667-16.966666666667Koordinatoj: 14° 25′ N, 16° 58′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Mbur (Senegalo)
Mbur (Senegalo)
DEC
Mbur
Mbur
Situo de Mbur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mbour [+]
vdr
Alveno de la fiŝkaptistoj en Mbur

Turismo redakti

La malfermo de Internacia flughaveno Blaise-Diagne en proksima Diass grave kontribuas al la turisma disvolviĝo. La konstanta fluo de trafiko inter Mbur kaj Saly atestas pri la graveco de turismaj agadoj por la urbo Mbur.

 
Kankurango - ritaj dancoj de la Madinkoj

Ankaŭ la manifestiĝo de "Kankourang" (ritaj maskodancoj ene de la komunumo Mandinka) allogas multajn turistojn. La 'Kankourang' estas en la reprezenta listo de Monda heredaĵo de Unesko[1].

Mbur estas ankaŭ konata pro ĝia eksperimenta ekologia naturrezervejo ('Réserve écologique expérimentale de M'bour'), protektita zono depost 1987.

Klimato redakti

Mbur estas influita de la mara vento kaj la malvarma fluo de Kanarioj, kio donas al la urbo relative mildan klimaton. La averaĝaj temperaturoj varias inter 20 °C kaj 35 °C, dum la jara mezumo estas ĉirkaŭ 26 °C. La plej malaltaj temperaturoj estas sentataj inter januaro kaj februaro, kie ĝi atingas ĝis 16 °C, dum inter marto kaj oktobro ĝi sentas ĝis 35 °C. La horoj de sunbrilo varias inter 8 kaj 9 horoj ĉiutage.

Transporto redakti

Loka transporto estas administrata kaj organizado per de taksioj. Eblaj pasaĝeroj komunikas sian cellokon per konvenciaj gestoj de la flanko de la vojo al la taksiisto, ĉi-lasta, se li akceptas, haltas kaj lasas pasaĝerojn eniri. La prezo dependas de la distanco kaj povas esti ĉirkaŭ 200 CFA-on por persono se vi volas atingi la najbaran municipon Saly Portudal. Taksioj estas ĝenerale kundividitaj inter diversaj pasaĝeroj, kiuj dividas la koston de la veturado[2].

Famuloj redakti

Viviane N'Dour (* 1959), senegala Mbalax/R&B-kantistino, kiu komence de la 1990-aj jaroj estis fonkantistino ĉe la fama kantisto kaj komponisto Youssou N'Dour.

Ĝemeliĝo redakti

La urbo ĝemeliĝis en 1974 kun la bretona municipio Concarneau (Francio).

Filmo redakti

 
Moskeo Serigne Saliou Mbacké en Mbur

Les Enfants perdus de M’Bour (La perditaj infanoj de M'Bour), filmo de Daniel Grandclément, Francio, 2009, 46', Dokumentofilmo pri la problemaro de almozopetantaj korano-lernantoj (talibés) en Senegalio.

Referencoj redakti

  1. (fr) Unesco Kankurang, arĥivo
  2. (it) Respondeca Turismo en Senegalo kun CPS: la urbo Mbur Arkivigite je 2019-09-06 per la retarkivo Wayback Machine, cps-ong.it, la 6-an de septembro 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti