Meshari (albane, "Preĝlibro") estas la unua libro skribita en la albana lingvo. La libro estis verkita de Gjon Buzuku, katolika kleriko en 1555. La libro enhavas 188 paĝojn kaj estas dukolumne ordigita. Meŝari estas traduko de la ĉefaj partoj de la katolika liturgio en la albana. Ĝi enhavas la liturgiojn de la ĉefaj katolikaj festoj de la jaro, komentarioj pri la preĝlibroj, eroj de la Biblio, ritoj kaj katekismoj. Ĝi estis tradukata por helpi la albanajn katolikojn preĝi en sia propra lingvo la ĉiutagajn religiajn diservojn. La ununura kopio de ĉi libro nuntempe troviĝas en la Vatikana Biblioteko.

Página del Meshari

Meŝari estis malkovrita en 1740, perdita kaj remalkovrita en 1909. En 1930, la libro estis fotokopiita kaj sendita al Albanio. En 1968 estis publikigita kun komentarioj de lingvistoj.

Meŝari estas skribita per la norda dialekto (gegërisht), en latina alfabeto, kun kelkaj modifitaj literoj. La libro enhavas riĉan vortprovizon kaj la ortografio kaj gramatiko ŝajnas observi establitajn regulojn, kio montras eblan pli fruan tradicion de la skriba albana lingvo.