Mea culpa estas latina frazo, kiu tradukiĝas kiel "mia kulpo".
("maxima" ene de ĉi frazo ankoraŭ pli emfazigas: "mea maxima culpa" tradukiĝas kiel "mia granda kulpo".)

Origino de la esprimo troviĝas en la enkonduka faro de pentofarado de katolika meso konata kiel Confiteor ("Mi konfesas"), dum kiu oni agnoskas siajn neperfektecojn kaj pekojn antaŭ Dio.

La uzo de vortokunigo mea culpa en kutima parolo ne estas, kiel povus ŝajni, konfeso de pekoj, sed prefere allaso de malbona sinteno aŭ agado en konkreta afero kaj komplezemo rebonigi la aferon.

Latina teksto de Confiteor redakti

Confiteor Deo omnipotenti
et vobis, fratres,
quia peccavi nimis
cogitatione, verbo, opere et omissione:
mea culpa,
mea culpa,
mea maxima culpa.
Ideo precor beatam Mariam
semper Virginem,
omnes angelos et sanctos et vos fratres
orare pro me ad Dominum Deum nostrum.
Amen.

Esperanto-traduko redakti

Mi konfesas al Dio Ĉiopova
kaj al vi, (ge)fratoj,
ke mi tre multe pekis
per via pensoj, vortoj, faroj kaj neglektoj:
mia kulpo,
mia kulpo,
mia plej granda kulpo.
Tial mi preĝas al beata Maria ĉiama virgulino,
ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj, kaj vi, (ge)fratoj,
preĝu por mi al la Eternulo, nia Dio.
Amen.

Eksteraj ligiloj redakti