Medicina Universitato en Lublin

La Medicina Universitato en Lublin (pole Uniwersytet Medyczny w Lublinie) estas instituto de supera klerigo en la pola urbo Lublin. Ĝi konsistas el 4 fakultatoj. En la universitato studas proksimume 6500 gestudentoj.

Medicina Universitato en Lublin
universitato • esplora institucio • esplora institucio
Informoj
fondodato 1950
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 51° 14′ 54″ N, 22° 32′ 56″ O (mapo)51.24832522.54883889Koordinatoj: 51° 14′ 54″ N, 22° 32′ 56″ O (mapo)
lando Pollando
urbo Lublin, Pollando
Estraro
Rektoro Andrzej Książek
Nombroj
nombro de studentoj ĉ. 6.500 (2007)
nombro de kunlaborantoj ĉ. 1.619 (2007)
retejo [www.umlub.pl Oficiala retejo]
Medicina Universitato en Lublin (Lublina provinco)
Medicina Universitato en Lublin (Lublina provinco)
DEC
Medicina Universitato en Lublin
Medicina Universitato en Lublin
Medicina Universitato en Lublin (Pollando)
Medicina Universitato en Lublin (Pollando)
DEC
Medicina Universitato en Lublin
Medicina Universitato en Lublin
Map
Medicina Universitato en Lublin
vdr

Historio redakti

Historio pri instruado de medicino en Lublin datiĝas de 1944, kiam estis fondita Universitato Maria Curie-Skłodowska. Samjare kreiĝis Kuracista Fakultato, jaron poste ankaŭ Farmacia Fakultato. En 1950 oni apartigis Kuracistan Akademion, kiel publikan altlernejon. Ankoraŭ samjare ĝi alinomiĝis al Medicina Akademio - nuntempe Medicina Universitato.

Laŭ promocilisto de la Fondaĵo Eduka Perspektivo en 2020, konsideranta 21 indeksojn (i.a. prestiĝon, sciencan potencialon, internaciigon), la universitato iĝis la plej bona en Lublinio kaj la 15-a en Pollando. Inter la medicinaj univesitatoj akiris la 5-an lokon.

La altlernejo hodiaŭ redakti

Fine de 2016 studis 6817 personoj, en tio 1336 eksterlandaj studentoj. Ĝis nun diplomiĝis pli ol 12 mil kuracistoj, 2 mil dentistoj, 5 mil farmaciistoj kaj 4 mil magistrinoj pri flegado.

Internacia kunlaboro redakti

La altlernejo aliĝis al la programo Erasmus+ kaj kunlaboras kun universitatoj kaj institucioj de Usono, Danio, Nederlandoi, Italio, Germanio, Ukrainio. Pere de la programo TEMPUS ligis kontakton kun Hispanio kaj Belgio.

Esperanto redakti

En la 70-aj jaroj funkciis kursoj de Esperanto. Unu el studentoj Zenon Waldemar Dudek estis kunfondinto de interaltlerneja Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo.

Eksteraj ligiloj redakti