Medicina teknologio

Medicina teknologio, aŭ medicina tekniko, estas aplikaĵo de organizita sciaro kaj kapabloj en la formo de aparatoj, medicinoj, vakcinoj, proceduroj kaj sistemoj disvolvigitaj por solvi sanproblemon kaj plibonigon de kvalito de vivoj.[1] Tio inkludas la farmaciaĵojn, aparatarojn, procedurojn kaj organizajn sistemojn uzitajn en sanzorgado.[2]

Medicina teknologio, kiu estas propra subfako de santeknologio, enhavas ampleksan gamon de sanzorgaj produktoj kaj estas uzata por diagnozo kaj traktado de malsanoj aŭ medicinaj kondiĉoj kiuj tuŝas homojn. Tiaj teknologioj (aplikoj de sansciencoj) estas intencitaj por plibonigi la kvaliton de sanzorgo havigita pere de pli frua diagnozo, malpli invadaj traktadaj ebloj kaj malpliigo de estado en hospitalo kaj rehabilitado.[3] Ĵusaj avancoj en medicina teknologio fokusigis al kosta malpliigo. Medicina teknologio povas mallarĝe konsiderata inkludas medicinajn produktojn, informan teknologion, bioteknikon, kaj sanzorgajn servojn.

La efiko de medicina teknologio povas inkludi sociajn kaj etikajn temojn. Ekzemple, kuracistoj povas serĉi objektivan informaron e4l teknologio pli ol aŭskultado de subjektivaj pacientinformoj.[4]

Notoj redakti

  1. Technology, Health. Alirita 20a de Marto 2015.
  2. INAHTA (International Network of Agencies for Health Technology Assessment). (8a de Junio, 2009) HTA glossary.. INAHTA. Arkivita el la originalo je 2009-05-26. Alirita 2015-11-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-26. Alirita 2015-11-03.
  3. ADVAMED (Advanced Medical Technology Association). (8a de Junio, 2009) What is Medical Technology?.. ADVAMED. Arkivita el la originalo je 2009-01-07. Alirita 2015-11-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-07. Alirita 2015-11-03.
  4. Richard S. Mathis (30a de Aprilo 2010) The Impacts of Innovation. Science.