Mediteranea monaĥfoko

La Mediteranea monaĥfoko (Monachus monachus) aŭ pli simple la Mediteranea foko estas fokulo apartenanta al la familio de Fokedoj. Kun nur ĉirkaŭ 450–510 (ĉiukaze malpli ol 600[1]) restantaj individuoj, oni supozas, ke ĝi estas la plej rara fokospecio en la mondo, kaj unu el plej endanĝeritaj mamuloj en la mondo.

Το βλέμμα της φώκιας.jpg
Το βλέμμα της φώκιας
Monachus monachus distribution

Ĝi loĝas nune en partoj de la Mediteranea Maro same kiel en areoj de la Atlantika Oceano ĉe la Tropiko de Kankro.

La Mediteranea monaĥfoko estas unu el du restantaj monaĥfokaj specioj; dum la alia estas la Havaja monaĥfoko. Tria specio, nome la Kariba monaĥfoko, iĝis formortinta.

Referencoj redakti

  1. MOm Website. Mom.gr. Arkivita el la originalo je 2012-03-16. Alirita 2012-11-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-16. Alirita 2014-09-23.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti