Medolo estas mola substanco ene de la kerno de plantaj tigoj. Ĝi estas la plej centra histo de tigo kaj radiko.

medolo en tigo de sambuko.

Pro la ringforme ordigitaj vaskulaj faskoj la tigo estas distingita en du zonoj::

medolo en la plej interna (0) kaj la medolstrioj (verdaj)

La medolo situas centre kaj estas ĉiam karakterizita de bone videblaj parenkimaj ĉeloj. Ĝi konsistas el plej vastaj ĉeloj de la tigo. La inter la vaskulaj faskoj situantaj medolo kaj ŝelo ligitaj strioj ankaŭ nomiĝas medolradioj.

En la tigoj de multaj herbaj plantoj kaj kelkaj lignaj plantoj (ekzemple de la sambuko) la ĉelaj membranoj estas iomete plidikiĝintaj, la ĉelenhavo ne plu ekzistas kaj la ĉelo estas morta. en tiaj ĉeloj estas aero. Ofte ankaŭ estas aerhavaj koridoroj inter laĉeloj, kiu estas la kialo de la malpezeco de la medolo.

En kelkaj tigoj de herbaj plantoj la medolĉeloj formortas en la unua vivperiodo, antaŭ la planto finis kreski. ili distiriĝas kaj malaperas kaj la tigo estas kava (medolkavo de la gresoj). Ĉe la lignoplantoj la medolo estas plej ofte daŭra, la ĉelmembranoj en la medolo estas dikaj, lignigitaj kaj dum vintro la planto stokas tie amelon. La diametro de medolo ne kreskas kun la planto. En pli aĝaj trunkoj ĝi plej ofte malaperas kaj komenciĝss la kavigado de la trunko.

Literaturo redakti