Meebo estis senkosta tujmesaĝila kliento utiligebla en kroziloj per kiu eblis konekti al Jabber, MSN, Gtalk kaj Aim samtempe. Ĝi estis tradukita esperanten en la komenco de novembro 2006.

Meebo
Operaciumo plursistema (interreta programo)
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Programtipo tujmesaĝilo
Retejo meebo.com
vdr

La firmao estis kreita en Septembro 2005 fare de Sandy Jen, Seth Sternberg, kaj Elaine Wherry, en Mountain View, California, kaj ofertis retan tujmesaĝilan servon, poste plivastigis ĝian oferton pli ĝenerale al reta babilado kaj sociaj retoj.

Ĉar la servo rulis en krozilo, ekzemple Mozilla FirefoxOpera, ĝi ne bezonis tiom da sistempovoj, kaj povis funkcii en eĉ tre malrapidaj komputiloj.

En Aŭgusto de 2006, Meebo lanĉis la Flash-an "Meebo Me" babilfenestreton por personaj retpaĝoj, kiuj automate aldonis vizitantojn al la kontakt-listo de la posedanto de la retpaĝo, tiel permesante starti tujan babiladon kun la vizitanto.

En Februaro de 2009, Meebo aldonis na Facebook Messenger al siaj perataj tujmesaĝiloj.

Kun la alveno de la novaj 'inteligentaj' poŝtelefonoj Meebo kreis la apojn por la plej gravaj sistemoj: Android, iOS kaj BlackBerry.

En Junio de 2012, Meebo ĉesis ekzisti: Google aĉetis Meebo-n por fandi ĝian programistojn kun la Google+-a proramista teamo.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti