Megaherboj estas grupo da herbecaj perenaj naturfloroj kiuj kreskas en Novzelandaj subantarktaj insuloj. Ili karakteras pro sia grando, kun grandaj folioj kaj tre grandaj kaj ofte malkutime koloraj floroj, kiuj disvolviĝis kiel adaptado al akraj veterkondiĉoj de la insuloj. Gregaroj enmetitaj en la insuloj en la 19a jarcento draste malpliigis la megaherban populacion, tiom ke fine de la 20a jarcento megaherboj estis minacataj pro formorto. Post la forigo de la gregaro en 1993, la megaherboj regeneriĝis sukcese kaj spektakle. Tio estis priskribita kiel "plej elstara botanika sperto de Novzelando".

Megaherba komunumo en Kampbela Insularo, unu el la subantarktaj insuloj de Novzelando. La flavaj floroj estas Bulbinella rossii, Roslilio, dum la rozkoloraj floroj estas tiuj de la Kampbela karoto, Anisotome latifolia.

Fontoj redakti

  • Fell, Derek, (May 1998) "Megaherbs of the far south" The Garden (Journal of the Royal Horticultural Society) 123(5):326-329
  • Hooker, J. D. (1844) The Botany of the Antarctic Voyage of H.M. Discovery Ships Erebus and Terror in the Years 1839-1843, Under the Command of Captain Sir James Clark Ross; Volume 1: Flora Antarctica; Pt. 1: Botany of Lord Auckland’s Group and Campbell’s Island. Reeve, London
  • Mitchell, A. D., Meurk, C. D. and Wagstaff, S. J. (1999) "Evolution of Stilbocarpa, a megaherb from New Zealand's sub-Antarctic islands" New Zealand Journal of Botany 37:205-211 (online at https://www.rsnz.org/publish/nzjb/1999/22.pdf Arkivigite je 2004-10-27 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Nicholls, V. J. and Rapson, G. L., (1999) "Biomass allocation in subantarctic megaherbs, Pleurophyllum speciosum (Asteraceae) and Anisotome latifolia (Apiaceae) New Zealand Journal of Ecology 23(1):87-93 (online at http://www.nzes.org.nz/nzje/free_issues/NZJEcol23_1_87.pdf)
  • Smith, Philip, (November 2006) "Islands of Diversity" The Garden (Journal of the Royal Horticultural Society) 131(11):756-757

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(En angla)