Por samtitola artikolo vidu la paĝon Megaklito.

Megaklito estas neregula satelito de Jupitero. Ĝia orbito estas retrograda.

Megaklito
Natura satelito  de Jupitero (XIX)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XIX[1]
Aliaj nomoj S/2000 J 8
Nomita laŭ Megaclite vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]
Dato de malkovro 25-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 24 687 260 km
Discentreco 0,30776
Klinangulo 150,398° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 792,44 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~5,4 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
2,1 × 1014 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 21,7[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier post observoj inter la 23-a de novembro 2000 kaj la 1-a de januaro 2001, per la teleskopo de 2,2 m de de la Universitato de Havajo.

La 5-an de januaro 2001, ili anoncis[3] la malkovron de dek jupiteraj satelitoj inter kiuj Megaklito, kiu, oka jupitera satelito malkovrita en 2000, tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 8.

Nomo redakti

La 22-an de oktobro 2002, ĝi ricevis, kun aprobo de IAU[4] la nomon Megaklito[5], laŭ Megaklito (greke; Μεγακλίτη), unu mitologia ulino, amata de Zeŭso kiu igis ŝin patrino de geherooj nomataj Teba kaj Lokruso.

Orbito redakti

Megaklito estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj dicentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti