La megarono (greke μέγαρον) estis la centra halo de la mikenaj palacaj kompleksoj. Ĝi estis ĝenerale kvarangula, kun malferma enirejo ĉe la fasada parto. En ties tegmento estis okulo por certigi la lumon kaj aerumadon.

Ruinoj de la mikena megarono.

La arĥitektura historio rigardas la megaronon kiel antaŭulon de la grekaj temploj. Ĝi estis uzata por distrado aŭ kiel konsila halo. Ties muroj estis kolorigitaj kaj la tegmenton portis trabokolonoj. La tegmenton kovris ofte tegoloj. La plej fama megarono troviĝas en palaco de Tirinto.