Meghalajo estas malgranda ŝtato en nordorienta Barato. La nomo Meghalajo en la Sanskrito signifas "La nubejon”. Meghalajo estas mallarĝa monteta regiono ĉirkaŭ 300 km-ojn longa kaj 100 km-ojn larĝa. La areo estas ĉirkaŭ 22 429 km². La lonĝantaro nombras ĉirkaŭ 2 175 000 (2000). Norde de la gubernio estas Asamo (norde) kaj sude Bangladeŝo. La ĉefurbo nomiĝas Ŝilongo, kaj havas ĉirkaŭ 260 000 lonĝantojn.

w1
Meghalajo

ŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Ŝilongo
Politiko
Estro Conrad Sangma

(ekde 6-a de marto 2018)

Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 2 964 007
Loĝdenso 132 loĝ./km²
Geografio
Areo 22 429 km² (2 242 900 ha)
Meghalajo sur la mapo de Barato
Meghalajo sur la mapo de Barato
Geografia situo 25° 34′ 12″ N, 91° 52′ 48″ O (mapo)25.5791.88Koordinatoj: 25° 34′ 12″ N, 91° 52′ 48″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-ML
Eksteraj paĝoj
meghalaya.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Meghalajo [+]
vdr

Triono de Meghalajo estas arbara, kaj fama pro la biologia diverseco de birdoj, bestoj kaj plantoj.

Historio redakti

 
 
 

Meghalajo kreiĝis je la 21a de januaro 1972 el du distriktoj el la gubernio Asamo. La indiĝenoj Ĥasi, Garo kaj Jaintia ĉiuj havis siajn proprajn regnojn antaŭ ol venis la Britoj en la 19a jarcento.

Kulturo redakti

La gubernio konsistas plejparte el indiĝenaj popoloj de la grupoj Khasi, Garo, Jaintia, Koch, Hajong, Dimasa, Hmar, Kuki, Lakhar, Mikir, Rabha, Nepali, ktp.

Meghalajo estas unu el la tri gubernioj en Barato kiu havas kristanan plimulton, kun 70,3% kristanoj. Ankaŭ la aliaj du, Nagalando kaj Mizoramo, troviĝas en nordorienta Barato. En Meghalajo ankaŭ troviĝas 13,3% hinduoj, 11,5% animistoj, kaj 4,3% islamanoj.

Interese, malsame al la plejparto de Barato, tiuj ĉi indiĝenaj grupoj estas patrinliniaj, t.e., posedaĵoj, inkluzive la terpecoj, estas hereditaj de patrinoj al filinoj.

Distriktoj kaj setlejoj redakti

Meghalajo nuntempe havas sep distriktojn.

Mausinram (angle Mawsynram) estas vilaĝo en Meghalajo, 65 mejlojn for de la subŝtata ĉefurbo de Ŝilongo. Tiu vilaĝo estas priskribita kiel la plej malseka regiono sur la tero, kun jara averaĝa pluvo de 11 872 milimetroj.

Turismo redakti

Pro siaj densaj arbaroj, Meghalajo estas alloga celo por la ekoturismo. La lago Umiam estas plia allogaĵo. Meghalajo havas ĉirkaŭ 500 grotojn, inkluzive la plej longan (Krem Liat Prah) kaj plej profundan (Synrang Pamiang) grotojn de la duonkontinento.

Vidu ankaŭ redakti