Meghna

rivero en Bangladeŝo

La rivero Meghna (en bengala: মেঘনা নদী) estas unu el la plej gravaj riveroj en Bangladeŝo,[1] nome unu el la tri kiuj formas la Gangan Delton, nome la plej granda delto en la Tero, kiu elfluas al la Golfo de Bengalo. Kiel parto de la riversistemo Surma-Meghna, Meghna estas formita ene de Bangladeŝo en la Distrikto Kiŝoreganj ĉe la urbo Bhairab Bazar ĉe la kuniĝo de la riveroj Surma kaj Kuŝiĝara, ambaŭ el kiuj originiĝas en la montetaj regionoj de orienta Hindio same kiel la rivero Barak. La rivero Meghna kuniĝas kun sia ĉefa alfluanto, Padma, en la Distrikto Ĉandpur. Aliaj ĉefaj alfluantoj de la Meghna estas Dhaleŝŭari, Gumti, kaj Feni. La rivero Meghna elfluas en la Golfon de Bengalo en la Distrikto Bhola tra kvar ĉefaj elfluejoj, nome Tetulia (Ilŝa), Ŝahbazpur, Hatia, kaj Bamni.

Meghna
rivero
Bazaj informoj
Longeco 240 km
Fluo
Geografio
Landoj Bangladeŝo
Regionoj [[]]
vdr
Mapo montranta ĉefajn riverojn en Bangladeŝo inklude Meghna.

Meghna estas la plej larĝa rivero inter tiuj kiuj fluas komplete ene de la limoj de Bangladeŝo. Je iu punkto ĉe Bhola, Meghna estas 12 km larĝa. En sia pli malsupra parto la vojo de tiu rivero estas preskaŭ perfekte rekta.

Koordinatoj: 22° 38′ 35″ N 90° 48′ 57″ O / 22.64306 °N, 90.81583 °O / 22.64306; 90.81583 (mapo)

Notoj redakti

  1. Masud Hasan Chowdhury (2012). "Meghna River". In Sirajul Islam kaj Ahmed A. Jamal. Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (dua eld.). Asiatic Society of Bangladesh. [1] Alirita la 5an de februaro 2018.