Meinisberg

komunumo de Svislando
Meinisberg
Blazono de Meinisberg
Blazono de Meinisberg
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Vilaĝeniro de Meinisberg
Vilaĝeniro de Meinisberg
Vilaĝeniro de Meinisberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 9′ 35″ N 7° 20′ 52″ O / 47.15972 °N, 7.34778 °O / 47.15972; 7.34778 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 35″ N 7° 20′ 52″ O / 47.15972 °N, 7.34778 °O / 47.15972; 7.34778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1271
Areo 4,42 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 2554
Komunumkodo 0390
Mapo de Meinisberg
Mapo de Meinisberg
Mapo de Meinisberg
vdr


Pri la komunumo redakti

Meinisberg (malnova franclingva nomo Montmenil) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1271 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Meinisberg situas 5 kilometrojn oriente de la urbo Bielo ĉe la norda bordo de la malnova fluo de la rivero Aro. De post la rivera korekto de Aro la ĉefa akvofluo pasas tra la Nidau-Büren-Kanalo proksimume 2 kilometrojn sude de la komunumo. La malnova akvofluo nuntempe estas kvazax lago. La iama marĉolando nun estas uzata por intensiva agrikulturo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Meinisberg en oriento la setlejo Scheidwege. La plej malalta punkto de la komunumo situas ĉe la bordo de la malnova Aro sur alteco de 430 m s.m., dum la plej alta punkto situas sur alteco de 565 m s.m.sur la monteto Büttenberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,42 km², de kiuj 24,9% estas kovritaj de arbaro, 54,2% servas por agrikulturo kaj 14,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Meinisberg limas en nordo al Pieterlen, en oriento al Lengnau, en sudo al Büren ĉe Aro, kaj en okcidento al Safnern.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235.1 de Lengnau tra Orpund al Bielo. Proksime de la trilima punkto inter Büren, Lengnau kaj Meinisberg troviĝas sur la teritorio de la komunumo la alveturejo al la svisa aŭtovojo A5. De 1913 ĝis 1923 kaj de 1926 ĝis 1940 ekzistis tramlinio de Meinisberg al Bielo, la tiel nomita Meinisberg-Bielo-Fervojo. Poste tiu tramlinio estis anstataŭigita per buslinio, per kiu la komunumo ankaŭ nuntempe estas konektita al la publika transportreto.

Loĝantaro kaj lingvoj redakti

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro Loĝantoj
1850 493
1880 528
1900 532
1920 609
1950 675
1970 980
1990 1'060
2000 1'195
2006 1'252

Ĝis la 1950-aj jaro la loĝantaro de Meinisberg restis relative konstanta je proksimume 500. En la dua duono de la 20-a jarcento la komunumo ekkreskis sub la premo de la proksima urbo Bielo, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas.

La ĉefa lingvo de la komunumo estas la germana, kiun en la jaro 2000 parolis 95,4% de la loĝantaro, dum 3,6% de la loĝantoj apartenis al la franclingva malplimulto. 89,6% de la loĝantoj en la jaro 2000 estis svisaj civitanoj kaj 10,4% eksterlandanoj.[3]

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Meinisberg datiĝas de la 5-a de majo 1312 kiel Meinosberg.[4] Dum mezepoko Meinisberg, kiu formis parton de la paroĥo Pieterlen, apartenis al la princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio en la jaro 1797 ĝi estis kun la princepiskopejo integrita al Francio kaj unue apartenis al la departemento Mont Terrible kaj poste al Haut-Rhin. Per la Viena Kongreso de 1815 ĝi estis atribuita al la Kantono Berno kaj integrita al ties distrikto Büren. En la jaro 1833 Meinisberg estis disigita de Pieterlen kaj fariĝis memstara politika komunumo. En la jaro 2010 la komunumo estis kadre de la administracia reformo integrita al la nova administra distrikto Bielo.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti