Mekanizado konsistas en havigi al homaj agantoj de maŝinaro por helpi en la fizika postularo de la laboro. La termino povas esti uzata ankaŭ por aludi al uzado de maŝinoj por anstataŭigi la permanan laboron aŭ la uzadon de bestoj. La venonta paŝo de la mekanizado estas la aŭtomatigado.

La termino estas ĉefe uzata en la industria medio. Post la apero de mekanizitaj iloj aŭ maŝinoj, kiel la torno funkcianta per vaporo oni malpliigis draste la tempon necesan por realigi diversajn taskojn, plibonigante la produktivecon. Nuntempe, malmultaj al la taskoj de konstruado realiĝas per permanaj iloj.

Fakte la mekanizado estas supera epoko ene de la historio de teknologio.

Homa mekanizado redakti

Kiel termino de sociologio aŭ antropologio (kaj eĉ en sociologio) povas esti uzata en metafora senco por aludi la nuntempan vivon de la homo, tro mekanizaita, tio estas suferanta tro striktajn kaj rutinajn labortagojn, farante ĉiame same, kiel maŝinoj. La sento de robotiĝo estaskonstanta en la kulturo de la fino de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a jarcento.

Agrikultura mekanizado redakti

La unua paŝo al la industria agrikulturo estis la uzado de la traktoro. Poste ĝis la uzado de la komputilo en traktoroj kaj aliaj maŝinoj por pli precise difini la diversajn farotajn taskojn surkampe evoluis multaj maŝinoj.

Milita uzado redakti

La termino estas uzata ankaŭ en la milita kunteksto por aludi al uzado de tankoj kiuj uzas raŭpotransmision, ĉefe la transporto de milita personaro. La Mekanizado plibonigis draste la moveblojn kaj militkapablon de la infanterio. En la armeoj de industriaj landoj, la tuta infanterio estas tipe mekanizita, kun la ebla escepto de la aertransportita armeo.

Vidu ankaŭ redakti