Meklenburgo-Schwerin

Meklenburgo-Schwerin estas historia germana ŝtato. La nomo indikas, ke temas pri parto de la regiono Meklenburgo, kies politika, ekonomia kaj kultura ĉefurbo estis la samnoma urbo Schwerin [ŝveRI:N].

Meklenburgo-Schwerin
Plena origina nomo:
Mecklenburg-Schwerin (germane)
 Meklenburgo 17011933 Meklenburgo 

Blazono de la grandduklando Meklenburgo-Schwerin

Blazono de la grandduklando Meklenburgo-Schwerin
grandduklando • historia lando
Geografio
Meklenburgo-Schwerin (hel-oranĝkolore; ambaŭflanke videblas flave la du disaj parto de Meklenburgo-Strelitz)
Meklenburgo-Schwerin (hel-oranĝkolore; ambaŭflanke videblas flave la du disaj parto de Meklenburgo-Strelitz)
Ĉefurbo:
Areo:
13 127 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
639 958 (1910)
Nacia konsisto:
Germanoj
Ŝtat-strukturo
monarkio 1701-1815 Duklando
1815-1918 Grandduklando
1918-1933 Respubliko
Patrina lando:
Estiĝo:
Rearanĝo de la meklenburgaj landopartoj post heredodisputo
Pereo:
Reunuigita kun Meklenburgo-Strelitz
Antaŭaj ŝtatoj:
Meklenburgo Meklenburgo
Postsekvaj ŝtatoj:
Meklenburgo Meklenburgo
Elstaraj historiaj eventoj
1806 Disfalo de la Sankta Romia Imperio; la duklando fariĝas sendependa ŝtato
1815 Rangaltiĝo al grandduklando
1867 Membriĝo en la Nordgermana Federacio, fino de sendependeco
1871 Nordgermana Federacio pligrandiĝas al Germana Regno
1918 Novembra revolucio, fino de monarĥio, establo de respubliko
Diplomatiaj Rilatoj

Germana Federacio

vdr
La kastelo de Schwerin, rezidejo de la teritorio
Meklenburgo-Schwerin ekde 1871 en la Germana Regno
Meklenburgo-Schwerin en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

De 1701 ĝis 1815 la teritorio estis duklando, de 1815 ĝis 1918 grandduklando. Ekde la jaro 1871 ĝi apartenis al la Germana Regno, sed tenis sian grandduklandan statuson. Kiel la aliaj partoj de la Germana Regno, de 1918 ĝis 1933 ĝi formale estis respubliko kaj apartenis al la federacio Vajmara Respubliko. En 1933 la du najbaraj landoj Meklenburgo-Schwerin kaj Meklenburgo-Strelitz, kiuj ambaŭ estis membro-landoj de la Germana Regno, estis unuigitaj al unu komuna membro-lando Meklenburgo.