Mekong Review estas kvaronjara anglalingva literatura gazeto pri sudorientazia literaturo, ĉefe pri kamboĝa literaturo, burma literaturo, vjetnama literaturo, laosa literaturo, kaj taja literaturo. Ĝi estis kreita de Minh Bui Jones, vjetnamano denaske, dum la festivalo de la verkistoj kaj legantoj de Kampot, en Kamboĝo.[1] [2] Ĝia redaktejo estas en Sidnejo, en Aŭstralio.[1] [2]

Notoj kaj referencoj redakti

  • La artikolo estas traduko de la anglalingva artikolo Mekong Review
  1. 1,0 1,1 « About », Mekong Review
  2. 2,0 2,1 « Mekong Review », Courrier international

Eksteraj ligiloj redakti