La melantiacoj (latine Melanthiaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lilialoj (Liliales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 180 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas melantio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melantiacoj
japania pariso (Paris japonica)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: lilialoj Liliales
Familio: melantiacoj Melanthiaceae
Batsch ex Borkh. [1]
melantio Melanthium
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Veratrum lobelianum.png
Veratrum lobelianum
Ilustracja
ciemiężyca biała

Tiu familio de florplantaj staŭdoj kreskas en la norda hemisfero. Pli frue multaj sciencaj aŭtoroj konsideris la familion parto de la liliacoj, sed nun oni traktas ĝin aparta familio ene de la ordo lilialoj.

Blanka veratro

Priskribo redakti

Ili havas rizomonbulbon, kiu travintrumas. Plimulto de la specioj estas rizoma kaj kun folia tigo. La floroj staras tigfine, simetriaj radie, la tepaloj estas liberaj. Ĝia frukto estas kapsulo. Folioj de multaj genrospecioj staras en zono (kolume), manece rip-aritaj, krom la specioj de genro veratro (Veratrum). Ilia grava karakterizaĵo, ke - simile al solanacoj - ili produktas/enhavas forte venenajn kaj kancerigajn steroidajn alkaloidojn. Kiam oni kolektis en la montaraj regionoj de la historia Hungario la radikojn de genciano (Gentiana) por brandoproduktado, oni ofte miksis tiun al veratro kaj tio kondukis al gravaj veneniĝoj.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (8 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Kelkaj specioj:

Referencoj redakti