Melchior Wańkowicz

Melchior Wańkowicz (naskiĝis la 10-an de januaro 1892 en Kalużyce, gubernio de Minsk, mortis la 10-an de septembro 1974 en Varsovio) – pola verkisto, ĵurnalisto, raportisto kaj publicisto. Debutis ankoraŭ per artikoloj en gazetaro sub rusa okupado; la unuaj volumoj de raportoj kaj rememoroj eldonis en intermilita periodo. Dum la dua mondmilito laboris kiel militista korespondanto ĉe la Dua Korpuso de generalo Władysław Anders. Senpere post la milito eldonis sian plej konatan libron – Batalo de Monte Cassino – la verko pri la plej granda batalado de la korpuso en 1944, kie polaj soldatoj heroe kontribuis por la fina venko. Inter militaj eventoj rememorigis sieĝon de Westerplatte kaj partizanan batalon de Henryk Dobrzański. Senpere post la milito vivis inter elmigrantaro, en 1958 revenis al regata de komunistoj Pollando. En 1964 subskribis tiel nomatan Leteron de 34 kun protestoj i.a. kontraŭ cenzuro, per kio riskis juĝan proceson kaj kelksemajnan malliberigon, defendis lin dum la proceso advokato Jan Olszewski (la fama defndanto en politikaj procesoj dum la komunisma epoko). Li estas konsiderata unu el la plej bonaj raportistoj en historio de la pola literaturo.

Melchior Wańkowicz
Persona informo
Melchior Wańkowicz
Naskiĝo 10-an de januaro 1892 (1892-01-10)
en Kaluzyca
Morto 10-an de septembro 1974 (1974-09-10) (82-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoUsono vd
Memorigilo Melchior Wańkowicz
Familio
Dinastio House of Wańkowicz vd
Patro Q61470028 vd
Infanoj Krystyna Wańkowicz vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • eldonisto • verkistopolitikisto • milita ĵurnalisto • publikigisto vd
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Verkoj Q11788544 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Melchior Wańkowicz post la Batalo de Monte Cassino, en la fono la Monte Cairo; majo 1944
La tombo de la Wańkowicz-familio, sur la Tombejo Powązki en Varsovio

Memorigo redakti

Melchior Wańkowicz estis entombigita la 14-an de septembro sur la Tombejo Powązki en Varsovio post funebra diservo en la ĉefkatedralo al Sankta Johano. Al sia filino diris, ke ŝi ne permesu ŝtatan enterigon, do komunisman: "Ili ne fotos sin super mia ĉerko". La ceremonion partoprenis interalie ambasadoro de Usono kaj pluraj verkistoj.

Rekonante liajn meritojn por la pola ĵurnalistiko lianome oni nomis en 1995 Superan Ĵurnalisman Lernejon en Varsovio.

Bibliografio redakti

  • Krzysztof Kąkolewski, Wańkowicz krzepi (Wańkowicz plifortigas), Warszawa 1977
  • Aleksandra Ziółkowska, Blisko Wańkowicza (Proksime al Wańkowicz), Wydawnictwo Literackie, Kraków, 1975 ISBN 83-08-01917-X
  • Aleksandra Ziółkowska-Boehm, Melchior Wańkowicz Poland's Master of the Written Word, Lexington Books, USA 2013 ISBN 978-0-7391-7590-3