Meletij Smotrickij

Meletij Smotrickij, laika nomo estas Maksim (n. ĉ. 1577 en vilaĝo Smotriĉ, nuntempe urbeto en Ukrainio - 27-an de decembro 1633; Plumnomo: Teofil Ortolog) - litva filologo, politika kaj religia aganto, antikvbelorusa polemika verkisto polacka ortodoksa arkiepiskopo (de 1620).

Meletij Smotrickij
Persona informo
Naskonomo Максим Герасимович
Naskiĝo 30-an de novembro 1576 (1576-11-30)
en Smotrych (urban-type settlement)
Morto 17-an de decembro 1633 (1633-12-17) (57-jaraĝa)
en Derman
Tombo Zdolbuniv Raion
Lingvoj slava lingvaroslavonolatinaukrainapolagreka
Ŝtataneco Grandprinclando LitovioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Alma mater Ostroh Academy • Universitato Vilno • Ostroh Academy
Familio
Patro Heràssym Smotrytskyi
Okupo
Okupo lingvistoverkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo
Verkoj Books by Meletius Smotrytsky
vdr

Biografio kaj agado redakti

Estis edukita en tiel nomata Ostroga akademio. Nomis sin disĉiplo de Cirilo Lukaris - edukita heleno, kiu estis poste konstantienopola patriarko. Poste studis en jezuita akademio en Vilno, kiu ne finis pro nekonataj kialoj. Daŭriĝis studado en protestantaj akademioj en Germanio (en Lejpcigo, Vitenbergo).

Dum Bresta religia unio, kiu abolis legitimecon, Meletij Smatricki havis aĝon de 19 jaroj. Religia kaj verkista kariero de Smotrickij evoluis en kunteksto de religia, kultura kaj nacia polemikoj de komenco de 17-a jarcento. Dum la jaroj 1608-1623 estis unu el ĉefaj adeptoj de renoviĝo de ortodoksa eklezio en tiutempa Polujo, post aliĝo en 1627 al unianoj elstaris pro reformo de uniana eklezio.

En la jaro 1608 kontraŭ la verkoj de Ipacij Pacej "Herezoj.." kaj "Harmonio..." li eldonis polemika verko "Αντιγραφη..." (Antigrafe). En la jaro 1610 en Vilno sub plumnomo Teofil Ortolog estis eldonita polemika verko de Smotrickij "Trenas, kio signifas ploro de orienta eklezio". La verko estis verkita en pola lingvo kiun la aŭtoro uzis en siaj polemikaj verkoj. La aŭtoro elstaris en defendo de ortodoksismo kontraŭ okcidenta kristanismo. Pola reĝo ordonis forbruligi la libron, kaj aresti eldoniston kaj aŭtoron. La eldonisto estis arestita, anonima aŭtoro evitis punon.

En la jaro 1616 en tipografio en Jeŭje Smotrickij eldonis "Evangelio edifa" kiun metropolito Petro Mogila reeldonis en la jaro 1637. Inter la jaroj 1617 kaj 1618 Smotrickij ekmonakiĝis en vilna monakejo de Sankta Spirito sub nomo Meletij. Laboris en monakeja lernejo, estis rektoro de kieva lernejo de ortodoksa komunumo (1618-1620). Kiel sumo de sia instruista agado estis eldono de gramatiko de Slavono (1618-1619), en kiu li kontestis riproĉon de Perto Skarha ke en slavono estas neeble evolui sciencon, kaj konfirmis ĝian egalecon kun helena lingvo kaj latino. Lia gramatiko poste fariĝis modelo por serba, kroata, rumina kaj bulgara gramatikoj.

En la jaro 1620 Smotrickij estis delegita al renkontiĝo kun jerusalema patriarko Feofan, kiu, revenante el Moskvo, kie li ordinis moskvan patriarkon Filareto, pasis iom da tempo en orienta parto de Polujo. Tie li ordigis 7 novajn ortodoksajn episkopojn, interalie kiel arkiepiskopo polacka kaj episkopo vicebska kaj mscislaŭa Meletij Smotrickij, anstataŭ tiuj, kiuj aliĝis al Bresta religia unio. Baldaŭ li estis elektita kiel abato de ortodoksa monakejo en Vilno. En nova ortodoksa hierarkio li okupis duan lokon. En postaj jaroj Smotrickij elpasis kiel ĉefa defendanto de ortodoksa eklezio dum polemiko pri leĝeco de nova hierarkio, kiu kontestis kaj unianoj kaj katolikoj ("Pravigo de inokento", 1621; "Defendo de pravigo", 1621; kaj aliaj).

Samtempe, agado de Smotrickij donis bazon por suspektoj, ke li estas proksima al aliĝo al Bresta religia unio. Ambaŭ flankoj - ortodoksa kaj uniana volis ke Smotrickij aniĝis al ili, sed neniu flanko estis certa pro lia fideleco.

Dum la jaroj 1624-1625 Smotrickij pilgrimis al sanktaj lokoj je Proksima Oriento. Dum sia vojaĝo li vizitis Konstantinopolon kaj Jerusalemon. Post sia reveno, li en la jaro 1627 kaŝe, kaj en la jaro 1628 malkaŝe aliĝis al unio. Ŝanĝoj en mondkoncepto estis bilditaj en polemika verko "Apologio" (1628), kiu estis malaprobita dum ortodoksa koncilio en Kievo: libro mem estis disŝirita kaj forĵetita, ĝia eldonisto estis anatemita, kaj Smotrickij estis devigita skribe nuligi ĉi tian verkon. Por senkreditigi lin, ĉi tia abolo estis publikigita en pola kaj rusina lingvoj. En vico de verkoj, verkitaj dum du postaj jaroj ("Protesto kontraŭ koncilio", 1628; "Paraneziso" 1629; "Ekzeteziso", 1629), Smotrickij polemikis kiel kun ortodoksaj gvidantoj, tiel kun siaj verkoj, verkitaj dum lia aparteco al ortodoksismo.

Papo, eble pro malfido al Smotrickij lantis ordigi lin kiel arkiepiskopo. Nur 5-an de majo 1631, papo Urbano la 8-a instalis lin kiel arkiepiskopo.

Lasta manuskripto de Smotrickij, kiu estis konservita, estis granda letero al papo Urbano la 8-a, verkita la 16-an de februaro 1630, en kiu Smotrickij skribis, ke premo estas sola solvo de religiaj konfliktoj en Polujo kal Litvo. Li pensis ke reĝo kaj nobeloj devas fermi ortodoksajn templojn kaj monakejojn en siaj bienoj. Samtempe li konvinkadis la papon malpermesi transiri de Bresta religia unio al katolikismo.

Biografoj de Meletij Smotrickij depende de ilia religia kaj nacia aparteno, montris lian vivon aŭ kiel historio de perfido aŭ kiel sukcesa vojo al vero.

Literaturo redakti

  • Collekted Works of Meletij Smotrickyj. Ed. D/ A/ Frick/ - Cambrige, 1987.
  • Frick D. Smotrickij Melecjusz //Polski słownik biograficzny. - T. XXXIX. Warszawa-Kraków, 1999-2000. - S. 356-362.
  • Frick D. A. Meletij Smotryckyj and the Ruthenian Question in the Early Seventeenth Century //Harvard Ukrainian Studies. -1984. - P. 351-375.
  • Kułak K. Psyhologia nawrócenia z prawosławia na katolicyzm Melecjusza Smotryckiego. - Białustok, 1984.
  • Голубев С. Киевский миторполит Петр Могила и его сподвижники. - К., 1883.
  • Засадкевич Н. Мелетий смотрицкий, как филологю - Одессаб 1883.
  • Короткий В. Г. Творчеа=ский путь Мелетия Смотрицкого. - Мн., 1987.
  • Осинский А. С. Мелетий смотрицкий, архиепископ Полоцкий. - К., 1912.

Прокошина Е. С. Мелетий Смотрицкий. - Мн., 1966.

  • Яременко П. К. Мелетій Смотріцькій. Життя і творчість. - К., 1986.