La Melifagedoj (Melifagidae), aŭ Mielmanĝantoj, estas specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Paseriformes). La familio estas endemia en la aŭstralazia ekozono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melifagedoj
Acanthorhynchus tenuirostris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Melifagedoj Meliphagidae
Vigors, 1825
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Melifagedoj disvastiĝis en Aŭstralio, Nov-Gvineo, Nov-Zelando kaj sur multaj insuloj en Suda Pacifiko en multaj diversaj vivejoj. Plej multaj melifagedoj loĝas en arboj.

Rekoniloj redakti

La korpa grandeco kaj la bekoformo de la diversaj specioj de la Melifagedoj povas esti tre malsamaj. Ankaŭ la plumarkoloro havas larĝan spektron. La birdoj disponas pri longa lango, kiu estas adaptita al la nutromaniero. Ili povas longe eltendi sian langon, kiu estas je la pinto disfendita kaj ekipita per multaj franĝoj. Ĝi kapablas teni la nektaron penikosimile. Krome la birdo kapablas rulvolvi sian langon je la langobazo, kio aldone faciligas la enprenon de la nektaro.

La kantojn, ofte tre imponajn, la birdo uzas plejparte por demonstri la limon de sia distrikto. Eminente orelfrapa estas la kanto de la Mizomelo (Myzomela). La Prostemadero (Prosthemadera novaeseelandiae), en la maoria lingvo nomata Tui, pro siaj blankaj plumoj ankaŭ nomata Pastrobirdo, havas la kapablon, imiti la kantojn de diversaj specioj de kantbirdoj kaj eĉ la voĉojn de aliaj bestoj.

Nutrado redakti

La Melifagedoj nutras sin kiel la Nektariniedoj (Necrariniidae) per polenoj kaj nektaro kaj tiel je kelkaj plantoj transprenas la rolon de polentransportantoj. Ankaŭ insektoj, beroj kaj fruktoj apartenas al ilia menuplano.

Generado redakti

La nestoj, kun unu ĝis du ovoj, plej ofte estas pelvetoformaj kaj povas esti supre malfermaj aŭ fermitaj; ili posedas enirejon je la flanko. La birdoj konstruas ĝin sur arboj aŭ arbustoj. Por la nestkonstruado ili uzas greson, arboŝelon, plantofibrojn, aŭ ankaŭ muskon, filikojn, foliojn kaj branĉetojn.

Genroj kaj specioj (eltraktaĵo) redakti

subfamilio: Melifagenoj (Meliphaginae)

  • Anthochaera
    • Anthochaera paradoxa
  • Ashbyia
    • Ashbyia lovensis
  • Acanthorhynchus
    • Acanthorhynchus tenuirostris
  • Anthochaera
    • Anthochaera carunculata
    • Anthochaera phrygia [1]
  • Entomyzon
    • Entomyzon cyanotis
  • Epthianura
    • Epthianura aurifrons
    • Epthianura albifrons
    • Epthianura tricolor
    • Epthianura crocea
  • Lichenostomus
  • Lichmera
    • Lichmera indistincta
  • Manorina
    • Manorina melanocephala
    • Manorina melanotis, Nigrorela manorino
    • Manorina melanophrys [4]
    • Manorina flavigula
  • Melidectes
    • Melidectes princeps
  • Meliphaga
    • Meliphaga fusca
    • Meliphaga notata [5]
  • Melithreptus
    • Melithreptus validirostris
  • Myzomela
  • Philemon
    • Philemon buceroides [6]
    • Philemon citreogularis
    • Philemon corniculatus
  • Phylidonyris
  • Prosthemadera
  • Ramsayornis
  • Trichodere
    • Trichodere cockerelli [7]
  • Xanthomyza
    • Xanthomyza phrygia [8]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti