Melina Mercouri (greke Μελίνα Μερκούρη, Melína Merkoúri) (Ateno, 18-an de oktobro 1920Novjorko , 6-an de marto 1994) estis greka aktorino, kantistino kaj politikistino.

Melina Mercouri
Persona informo
Μελίνα Μερκούρη
Naskonomo Αμαλία Μαρία Μερκούρη
Naskiĝo 18-an de oktobro 1920 (1920-10-18)
en Ateno,  Reĝlando Grekio
Morto 6-an de marto 1994 (1994-03-06) (73-jaraĝa)
en Upper East Side,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Unua Tombejo de Ateno vd
Etno grekoj vd
Lingvoj greka vd
Loĝloko AtenoParizoAteno vd
Ŝtataneco Reĝlando GrekioDua Greka Respubliko • Hellenic State • Grekio vd
Alma mater National Theatre of Greece Drama School vd
Partio Tutgrekia Socialista Movado vd
Subskribo Melina Mercouri
Familio
Patro Stamatis Mercouris vd
Patrino Eirini Lappa vd
Gefratoj Spyros Mercouris vd
Edz(in)o Jules Dassin • Panagis Sp Charokopos vd
Parencoj Spiridon Merkouris • Georgios S. Mercouris vd
Profesio
Alia nomo Melina Mercouri vd
Okupo aktorokantistopolitikistoverkisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Mercouri estis filino de politikisto el Ateno. Ŝi estis malkovrita kiel aktorino fare de Jules Dassin kun kiu ŝi geedziĝis en 1966. Ŝi triumfis en diversaj filmoj, antaŭ ĉio en la mondfama Never on Sunday (Neniam je dimanĉo) el 1960. Kiam en 1967, post armea puĉo, la registraro de la koloneloj ekregis en Grekio, ŝi pro malkonsento libervole ekziliĝis kaj en multaj landoj aktivis kontraŭ la diktatura reĝimo, kiu finfine renversiĝis en 1974.

Melina Mercouri, kiu ofte nomis sin moke "La Veuve du Colonel", laŭ la samnoma opereto de Jacques Offenbach, tuj revenis al Grekio, kie ŝi aktive partoprenis la establon de PASOK, la nova socialista partio de Andreas Papandreou. En 1977 ŝi kiel reprezentanto de la popolo venis en la parlamento. De 1981 ĝis 1989 ŝi estis ministro de Kulturo, Junularo kaj Sporto. En ĉi tiu funkcio ŝi multe influis la grekan kulturpolitikon, kaj antaŭ ĉio disfamiĝis pro ŝiaj senĉesaj klopodoj por de la brita registaro rericevi la tielnomatajn Elginaj marmoroj por Grekio.

Pro ŝia forta personeco ŝi havis enorman karismon en Grekio kaj la mondo. Ŝi estis iniciatinto de grava kultura instituto: la “Kultura ĉefurbo de Eŭropo”. Konata deklaro de Melina Mercouri estis ke "kulturo estas la peza industrio de Grekio". Ŝi sukcesis ankaŭ konsciigi la tutan grekan popolon pri tio.

La "Melina Mercouri Fondaĵo", establita post la morto de ŝia edzo Jules Dassin, havas la intencon teni vivanta ŝian ideon.

Filmoj redakti

Libro redakti

  • I was born Greek (1971) (aŭtobiografio)