Mellingen AG

komunumo de Svislando
Mellingen
Blazono de Mellingen
Mellingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 25′ 10″ N 8° 16′ 35″ O / 47.41944 °N, 8.27639 °O / 47.41944; 8.27639 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 10″ N 8° 16′ 35″ O / 47.41944 °N, 8.27639 °O / 47.41944; 8.27639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4568
Areo 4,86 km²
Alteco 352 m super marnivelo
Poŝtkodo 5507
Komunumkodo 4033
Mapo de Mellingen
vdr

Pri la komunumo redakti

Mellingen estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4568 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Mellingen situas ĉe la bordo de la rivero Reuss inter Bremgarten kaj Baden. La mezepoka urbokerno kun la defendomuroj estas preskaŭ komplete konservita.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mellingen limas en nordo al Birmenstorf, Fislisbach kaj al la eksklavo Rütihof de la urbo Baden, en oriento al Niederrohrdorf, en sudoriento al Stetten, en sudo al Tägerig, kaj en okcidento al Wohlenschwil.

Trafiko redakti

 
Stacidomo Mellingen Heitersberg

Ĝis 2004 Mellingen disponis pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Lencburgo al Vetingo. En la jaro 2004 tiu fervojlinio estis fermita kaj anstataŭe malfermita la stacidomo ĉe la nova linio de Lencburgo al Zuriko tra la Heitersberg-Tunelo.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 4 kilometrojn nordoriente en Dättwil, komunumo Baden.

Historio redakti

 
Urbocentro de Mellingen, rigardo al la badena pordego

La vilaĝo Mellingen estis menciita unuan fojon en la jaro 1045. La nuna urbeto Mellingen estis fondita de la Grafoj de Kiburgo en la jaro 1230. Ili konstruis ringan muron ĉirkaŭ la urbo kaj ĝis 1253 malfermis ponton ĉirkaŭ la rivero Reuss. En 1273 la novaj senjoroj de Mellingen fariĝis la Habsburgoj, kiuj en la jaro 1296 koncedis al Mellingen la urborajton.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Mellingen fariĝis voktejĉefurbo en la Grafejo Baden.

La 1-an de septembro de 1505 granda inscendio detruis grandan parton de la domoj en la urbo. Dum la religiaj militoj en la tempo de la reformacio la katolika urbeto Mellingen inter la protestantaj urboŝtatoj Zuriko kaj Berno estis la centro de diversaj militoj kaj luktoj inter katolikoj kaj protestantoj. Inter 1528 kaj 1712 la urbeto estis 12-foje okupita de fremdaj trupoj.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la urbeto apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Mellingen fariĝis politika komunumo de la argovia distrikto Baden.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti