Meloksikamo

kemia kombinaĵo

Meloksikamo (Meloxicam origine) estas nesteroida kontraŭŝveliga medikamento (NSAID laŭ anglalingva komerca mallongiĝo) simila al diklofenako uzata por laborbestoj kaj precize por plibonigi ties laborkondiĉojn, ekzemple en Barato. Tiu produkto efikas kontraŭ doloro kaj febro kaj estas uzata amplekse por veterinaraj kazoj, ekzemple por hejmaj katoj kaj hundoj.

Ĝi estas produktata de la entrepreno Boehringer-Ingelheim.

Diklofenako ja estas venena al vulturoj, kaj kaŭzas al ili difektojn en la renoj, kaj estas pro tio anstataŭata per meloksikamo, kiu ne estas venena al vulturoj.