La melomakarono (greke: μελομακάρονο plurale: μελομακάρονα, melomakarona) estas ovoforma greka deserto farita ĉefe el faruno, olivoleo kaj mielo.[1] Kune kun la kurabioj ĝi estas tradicia deserto preparita ĉefe dum la kristnaskaj ferioj.

Tipaj ingrediencoj de melomakarono estas faruno aŭ semolo, sukero, oranĝa ŝelo kaj/aŭ freŝa suko, konjako (aŭ simila trinkaĵo), cinamo kaj olivoleo.[2] Dum ruliĝado ili ofte estas plenaj de nuksoj. Tuj post bakado, ili mergiĝas dum kelkaj sekundoj en malvarman siropon faritan el mielo kaj sukero solvita en akvo. Fine, ili estas ornamitaj per pulvoro, same kiel pli grandaj pecoj de juglando. Malhela ĉokolada melomakarono ankaŭ estas pli lastatempa variaĵo de la tradicia recepto.

Notoj redakti

  1. "Melomakarona - Honey Cookies with Walnuts". About.com.
  2. Yagkou, Varvara. "Μελομακάρονα γεμιστά". foodmuseum.cs.ucy.ac.cy (en greka). Cyprus Food Virtual Museum. Alirita la 3an de junio 2019.