Melono estas amaso de grasa histo kiu troviĝas en la frunto de ĉiuj dentobalenoj.[1][2] Ĝi utilas por fokuzi kaj moduligi la voĉon de la animalo kaj agas kiel sonskatolo. Ĝi estas tiele ŝlosila organo utila por komunikado kaj eĥolokigo.

Dusekca kapo de delfeno. La melono estas ĝuste super la supra makzelo.

La melono estas strukture parto de la naza aparato kaj enhavas plej el la amasa histo inter la spirtruo kaj la pinto de la muzelo. La funkcio de la melono ne estas komplete komprenita, sed sciencistoj kredas, ke ĝi estas bioakustika komponanto, kiu havigas rimedon por fokusigi sonojn uzitajn en eĥolokigo, same kiel por krei similecon inter karakteroj de sia histo kaj la ĉirkaŭa akvo por ke la akustika energio povu elflui el la kapo kaj en la medio kun malgranda perdo de energio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Cranford, Ted W.; Amundin, Mats; Norris, Kenneth S. (June 1996). "Functional morphology and homology in the odontocete nasal complex: Implications for sound generation". Journal of Morphology. 228 (3): 223–285. doi:10.1002/(SICI)1097-4687(199606)228:3<223::AID-JMOR1>3.0.CO;2-3. PMID 8622183.
  2. Harper, C.J.; McLellan, W.A.; Rommel, S.A.; Gay, D.M.; Dillaman, R.M.; Pabst, D.A. (July 2008). "Morphology of the melon and its tendinous connections to the facial muscles in bottlenose dolphins (Tursiops truncatus)". Journal of Morphology. 269 (7): 820–839. doi:10.1002/jmor.10628.