Memekvilibriĝa rultabulo

Memekvilibriĝa rultabulo estas durada elektra rultabulo, kiu simile kiel starveturilo mem ekvilibriĝas, sed malsame la starveturilo ne havas tenilon por la manoj. Memekvilibriĝaj rultabuloj aperis en 2014 en Ĉinujo, kaj ekpopulariĝis en Usono kaj Eŭropo en 2015.

Memekvilibtiĝa rultabulo

En pluraj landoj, ekzemple Germanujo kaj Britujo, ne estas permesite veturi per memekvilibriĝa rultabulo sur publikaj vojoj. En Germanujo la kialo estas, ke ĝi estas motora veturilo pli rapida ol 6 km/h, kio laŭ la trafik-regularo necesigas apartan permesilon por tia veturilo, sed tiaj permesiloj ankoraŭ ne ekzistas.

Estis raportitaj okazoj de subita ekbruliĝo de la elektrujo de memekvilibriĝa rultabulo.[1]

Referencoj redakti