Memento mori

latina frazo kaj la temo

Memento mori (en Latino: "memoru ke vi mortos")[1] estas la mezepokaj latinkristanaj teorio kaj praktiko de meditado pri morteco, ĉefe kiel rimedo konsideri la vanitas (vanteco) de la surtera vivo kaj la transira naturo de ĉiuj surteraj havaĵoj kaj celoj. Ĝi estas rilata al ars moriendi ("Arto morti") kaj simila literaturo. Memento mori estis grava parto de asketaj fakoj kiel rimedo perfektigi la karakteron kultivante malintereson kaj aliajn virtojn, kaj turnante atenton al la nemorteco de la animo kaj al la postvivo.[2]

Memento mori super skeleta kranio. Tomboŝtona surskribaĵo (1746). Edinburgo. Preĝejo de Sankta Cuthbert.

En arto, memento mori estas artaj aŭ simbolaj rememorigiloj de morteco. En la arta kunteksto de Eŭropa Kristanismo, "la esprimo [...] disvolviĝis kun la kresko de Kristanismo, kiu emfazis Ĉielon, Inferon, kaj savon de la animo en la postvivo".[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Laŭvorte 'memoru (ke vi devas) morti', Oxford English Dictionary, Tria Eldono, Junio 2001.
  2. Vidu Jeremy Taylor, Holy Living and Holy Dying.
  3. "Final Farewell: The Culture of Death and the Afterlife". Museum of Art and Archaeology, University of Missouri. Arkivita el la originalo en 2010-06-06. [1] Alirita la 26an de Majo 2018.