La vortoj memfido, memestimo aŭ malpli ofte memvaloro en la lingvaĵo de psikologio estas la impreso aŭ prijuĝo, kiun persono havas pri si mem, kiom forte ĝi fidas pri si mem, estimas siajn proprajn fortojn, respektive kiom valora persono taksas sin mem. Tiu juĝo povas fokusi la karakteron aŭ la kapablojn de la individuo, la memorojn pri la ĝisnuna vivodaŭro aŭ la senton pri la nuntempa "memo"..

Eksteraj faktoroj povas plifortigi aŭ malplifortigi la memfidon, se la ĉirkaŭo konsekvence kaj kredinde laŭde aŭ mallaŭde reagas al la individuo.

Memfido krome ankaŭ estas elemento de la memkompreno de politike aŭ morale difinitaj grupoj, kiu ekzemple donas la certecon al la anoj de tiu grupo, en difinita situacio agi ĝuste, respektive postuli aŭ elbatali tion, kion la grupanoj konsideras sia rajta posedo.

Memfido rezultas el la komparo de la subjektive perceptataj personaj kapabloj kun la postuloj, kiujn alfrontas la individuo. Ĝi mezureblas en tute konkretaj, kaj en pli kaj pli ĝeneraligitaj postulaj situacioj, kaj sekve ankaŭ en standardigitaj psikologiaj testoj. Alta memfido mezuratas tiam, kiam antaŭ plenumo de tasko la individuo realisme juĝas, ke ĝi sukcesos pri ĝi.

Signife tro granda aŭ tro malgranda memfido povas esti simptomo de psika malsano. Tro alta memfido, sen rilato al la realeco, estas tipa signo ekzemple ĉe manio aŭ la pli malforta variaĵo de tiu malsano, kiu nomatas hipomanio. Tro malforta memfido povas esti signo de depresio aŭ de ĝenerala psika malsekureco. Sed ankaŭ ekster la kadro de psikaj malsanoj, tro alta memfido neniel nepre estas socie juĝata favora trajto: aliaj homoj povas interpreti ĝin kiel aroganteco kaj reagi al la "tro memfida" persono per malsimpatio. Kutime tamen en komparo tro malalta memfido kaŭzas pli da sociaj problemoj ol tro alta, ĉar la tro negativa prijuĝo de la propra persono tre bremsas kaj malkuraĝigas.