Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin

Memor-Tago pri la Viktimoj de la Krimo en Katin estas pola ŝtata festo celebrata ĉiun jaron la 13-an de aprilo. Ĝi estis proklamita la 14-an de novembro 2007 unuanime de la Parlamento de Pola Respubliko por omaĝi viktimojn de la masakro de Katin.

La tri krucoj de Katyń (Katin), Charków (Ĥarkovo) kaj Miednoje (Miednoje)
La amasa tombo – eltombigo 1943
La amasa tombo de oficiroj – eltombigo 1943
La trovitaj objektoj de la polaj soldatoj mortigitaj en Katin
La nodo de Katin – la manoj ligitaj ĉe la dorso de viktimo
La putriganta kadavro de majoro Adam Solski el la 57a Regimento de Grandpolia Infanterio, identifigitaj en la jaro 1943 roku[1]
Propono de Lavrentij Berija kun akcepto de la anoj de Politburoo, la bazo de la Katin-decido de la 5a de marto 1940
La unua paĝo de la dokumento kun la subskriboj de: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Voroŝilov, Mikojan kun la aldonaj apogsubskriboj de Miĥail Kalinin kaj Lazar Kaganoviĉ.
Druga strona dokumentu
Trzecia strona dokumentu
Czwarta strona dokumentu
Decyzja Politbiura WKP(b)


Historio redakti

En la dokumento oni legas: Omaĝe al la Viktimoj de la Katina Krimo kaj por honori la memoron de ĉiuj murditaj fare de NKVD laŭ la decido de la superaj instancoj de Sovetunio de la 5-a de marto 1940 la Parlamento de Pola Respubliko proklamas la 13-an de aprilo Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin.

La Tago de Memoro estas celebrata je la dat-reveno de la inform-anonco de germanoj en 1943 pri malkovro en Sovetunio de amasaj tomboj de la oficiroj de Pola Armeo. Sovetunio konfesis oficiale la kriman agon nur 50 jarojn post la murdo, t. e. la 13-an de aprilo 1990, kiam Miĥail Gorbaĉov transdonis al generalo Wojciech Jaruzelski listojn de la transportitoj de NKVD el internigejoj en Kozelsk, Ostaŝkov kaj liston de militkaptitoj el Starobilsk. De tiu ĉi tago la Tagon de Memoro oni celebris dum dekkelkaj jaroj kiel Mondan Memor-Tagon pri Viktmoj de Katin.

En 2005 okazis antaŭ la rusa ambasadejo manifestacio de la membroj de Komitato de Katin kaj de Katinaj Familioj. Ankaŭ estis kampa meso, oni metis florkronojn ĉe Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente kaj donis insignojn al 32 rusoj kaj ukrainoj merititaj en malkovrado de la vero. Merit-Ordeno de Pollando estis atribuita de pola prezidento Aleksander Kwaśniewski interalie al Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev kaj pluraj membroj de Memorial. Solenaĵoj okazis ankaŭ en aliaj urboj.

La celebrado de la Tago de Memoro en 2010, okaze de la 70-a jardatreveno, estis tragika. La 10-an de aprilo pola ŝtata aviadilo frakasiĝis ĉe Smolensko, proksime al Katin. Ĉiu pereis kune kun la prezidanto de Pollando, Lech Kaczyński. Solenaĵo estis nuligita.

Memorigo redakti

En 2008 Pola Fondaĵo de Katin decidis pri Medalo de Memor-Tago al Viktimoj de Katina Murdo. De 2008 Historia Grupo de Grupiĝo "Radosław" organizas en Varsovio, okaze de la Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin t.n. Katinan Ombro-Marŝon.

En 2010 por memorigi la 70-an datrevenon de la Katina murdo Pola Poŝto enkondukis poŝtmarkon en la tabulo Memor-Tago al Viktimoj de Katina Murdo.

Referencoj redakti

  1. Józef Mackiewicz: Sprawa mordu katyńskiego. Londyn 2009, s. 125 oraz fotografia IX po s. 160. (ISBN 978-0-907652-65-6).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti