Memoriga muzeo de Caen

muzeo en Francio

La Memoriga muzeo de Caen (france Mémorial de Caen, antaŭe Mémorial pour la Paix) estas muzeo situanta en Caen dediĉita al la historio de la 20-a jarcento kies tuta temaro koncernas la malstabilecon de paco, tamen antaŭ ĉio temas pri historia muzeo.

Mémorial de Caen
Fasado de la muzeo en 2014
Fasado de la muzeo en 2014
paca muzeo • muzeo de historio
Lando Francio
Regiono Normandio
Situo Caen
Urbo Caen
Adreso Esplanade Eisenhower
CS 55026
14050 Caen Cedex 4
Poŝtkodo 14066
Estiĝo 1988
Malfermo 6-a de junio 1988
Koordinatoj 49° 11′ 51″ N, 0° 23′ 3″ U (mapo)49.197438-0.38413499999999Koordinatoj: 49° 11′ 51″ N, 0° 23′ 3″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Caen

Memoriga muzeo de Caen (Caen)
Memoriga muzeo de Caen (Caen)
DEC
Map
Mémorial de Caen
Kolektoj Dua mondmilito, Malvarma milito
Surfaco 14 000 m2
Jaraj vizitantoj: 351 550 (2017)
Retpaĝo memorial-caen.fr
vdr

En 2007, temis pri la plej vizitata franca muzeo ekster Francilio kun 400 000 vizitantoj.

En 2002, la muzeo pligrandiĝis per malfermo de nova alo ĉefe dediĉita al la malvarma milito. La du muzeaj ekspozicioj kunigitaj ebligas malkovri la jarojn de 1919 ĝis 1989, de la Traktato de Versajlo ĝis la falo de la Berlina muro.

En 2009 kaj 2010, la Memoriga muzeo de Caen plu renovigis siajn ekspoziciojn kaj malfermis kvar novajn spacojn al vizito: «Mondmilito, Totala milito» kaj «La Elŝipiĝo kaj la Batalo de Normandio» en la parto dediĉita al la Dua mondmilito, «Berlino en la koro de la malvarma milito» en la parto dediĉita al la malvarma milito.

Tiuj ekspozicioj estis renovigitaj kunlabore kun scienca konsilio kreita en 2006. Pierre Laborie kaj Denis Peschanski estis la ĉefaj prilaborantoj.

Depost 2006, la Memoriga muzeo de Caen daŭre ŝanĝiĝas, ĉiujare ĝiaj konstantaj ekspozicioj estas modifataj.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti