Memortabulo, porĉiamatabulodediĉa plakedo (ankaŭ: signo -, plako -) estas plako fiksita sur la fasado de konstruaĵo, sur monumento, planko, trotuarovojo, kaj portanta la surskribon festantan mortintajn personojn (en multaj kazoj en la loko, kie tiu loĝis, agis, mortis aŭ estis mortigita) aŭ historian eventon (kutime iu kiu okazis en la loko), aŭ bildoteksto rakontanta la historion de la loko.

Memortabulo de Sándor Giesswein ĉe la urbo Dombóvár estis inaŭgurita okaze de la 125-a naskiĝdatreveno de lingvo Esperanto en 2012.

Memortabulo normale estas el metalo, ceramiko, ŝtono, ligno aŭ alia materialo. Krom la teksto, ĝi foje inkluzivas ankaŭ reliefon, gravuraĵonpentraĵon. Memortabuloj ankaŭ kutimas mencii la nomojn de donacantoj al la institucio (lernejo, templo, ktp.).

Dediĉaj tabuletoj ankaŭ estas donataj kiel donaco, kiel memoraĵo, kiel omaĝo al atingo aŭ dum jaroj da laboro.

Piednotoj redakti