Lizzie Douglas (3a de Junio, 1897 – 6a de Aŭgusto, 1973), konata kiel Memphis Minnie, estis usona gitaristo, kantoverkisto kaj kantisto de bluso. Ŝia registra kariero daŭris el la 1920-aj al la 1950-aj jaroj. Ŝi registris ĉirkaŭ 200 kantojn, kelkaj el kiuj estis tre konataj kiel "Bumble Bee", "Nothing in Rambling", kaj "Me and My Chauffeur Blues".

Memphis Minnie
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1897 (1897-06-03)
en Luiziano
Morto 6-an de aŭgusto 1973 (1973-08-06) (76-jaraĝa)
en Memphis
Mortokialo apopleksio
Ŝtataneco Usono
Memorigilo Memphis Minnie
Okupo
Okupo kantaŭtoro • surstrata artisto • komponistokantistogitaristo • diskografa artisto
vdr

Kariero redakti

En 1910, estante 13jara, ŝi foriris el hejmo por loĝi ĉe Beale Street, en Memfiso. Ŝi ludis sur stratanguloj dum plej el siaj adoleskaj jaroj, kaj foje revenis al la farmo de sia familio kiam ŝi ne havis monon.[1] Poste ŝi turneis tra Suda Usono kun la fama cirko de la fratoj Ringling el 1916 al 1920.[2] Ŝi poste revenis al Beale Street, kun sia vaganta blusspektaklo, kaj vivtenis sin ludante gitaron kaj kantante, suplementante sian enspezaron per prostituado (estis tiam ne malofte ĉe muzikistinoj labori kiel prostituitinoj okaze de financa neceso).[3]

Ŝi ekludis kun Joe McCoy, nome ŝia dua edzo, en 1929. Ili estis malkovritaj de talentoesploristo de Columbia Records, kiam ili ludis surstrate kontraŭ centonoj.[4] Ŝi kaj McCoy registris en Novjorko kaj ricevis la nomojn Kansas Joe kaj Memphis Minnie fare de vendostimulisto de Columbia.[5] Laŭlonge de la venontaj jaroj ŝi kaj McCoy publikigis serion de registraĵoj, ludante kiel dueto. Februare 1930 ili registris la kanton "Bumble Bee" por la marko Vocalion, kiun ili jam estis registrinta por Columbia sed kiu ne estis ankoraŭ publikigita.[6] Ĝi iĝis unu el la plej popularaj kantoj de Minnie; ŝi eventuale registris kvin versiojn de tiu kanto.[7] Minnie kaj McCoy plue registris por Vocalion ĝis Aŭgusto 1934, kiam ili registris kelkajn sesiojn por Decca Records. Ilia lasta sesio kune estis por Decca, en Septembro.[8] Ili divorcis en 1935.[9]

Ĉirkaŭ 1935 Minnie establiĝis en Ĉikago kaj iĝis unu el grupo de muzikistoj kiu laboris regule por la registroproduktoro kaj talentoesploristo Lester Melrose.[10] Post sia divorco el McCoy, Minnie ekeksperimentis per diversaj stiloj kaj sonoj. Ŝi registris kvar diskoflankojn por Bluebird Records en Julio 1935, kaj revenis al Vocalion en Aŭgusto, kaj poste registris alian sesion por Bluebird en Oktobro, tiam akompanita de Casey Bill Weldon. Ĉirkaŭ la fino de la 1930-aj jaroj, aldone al sia produkto por Vocalion, ŝi registris preskaŭ 20 diskoflankojn por Decca kaj ok diskoflankojn por Bluebird.[8] Ŝi ankaŭ turneis etende en la 1930-aj jaroj, ĉefe en Suda Usono.[10]

En 1938 Minnie revenis al registrado por Vocalion, tiam akompanita de Charlie McCoy, nome frato de Kansas Joe, per mandolino.[8] Ĉirkaŭ tiam ŝi edziniĝis al la gitaristo kaj kantisto Ernest Lawlars, konata kiel Little Son Joe. Ili ekregistris kune en 1939, kun Son aldonante pli ritman akompanon al la gitaro de Minnie.[10] Ili registris por Okeh Records en la 1940-aj jaroj kaj plue registris kune laŭlonge de la jardeko. Ĉirkaŭ 1941 Minnie startis ludi per elektra gitaro,[11] kaj en Majo tiujare ŝi registris sian pli grandan sukceson, nome "Me and My Chauffeur Blues". Poste ŝi produktis du pliajn blus-ĉefaĵojn, nome "Looking the World Over" kaj la kanto de Lawlars nome "Black Rat Swing" (publikigita laŭ la nomo "Mr. Memphis Minnie"). En la 1940-aj jaroj Minnie kaj Lawlars plue laboris ĉe "hejma klubo," nome la ĉikaga populara 708 Club, kie ili estis ofte aligitaj de Broonzy, Sunnyland Slim, aŭ Snooky Pryor, kaj ankaŭ ludis je multaj aliaj bone konataj ĉikagaj noktokluboj. Dum la 1940-aj jaroj Minnie kaj Lawlars ludis kaj kune kaj separate en areoj de Ĉikago kaj Indianao.[12] Minnie ofte ludis en la festoj de "Blue Monday" ĉe Ruby Lee Gatewood, en Lake Street.[13] La poeto Langston Hughes, kiu vidis ŝian ludadon en la 230 Club dum la festo de Novjaro de 1942, verkis pri ŝia "forta voĉo" kiu iĝis eĉ pli forta per la amplifikado kaj priskribis la sonon de ŝia elektra gitaro kiel "muzika versio de elektraj lutiloj plus laminilo."[14]

Notoj redakti

  1. Garon kaj Garon (1992), p. 15.
  2. Oliver, Paul. Memphis Minnie.. Oxford Music Online, Oxford University Press. Alirita 2012-12-07.
  3. Memphis Minnie. Encyclopedia.com. Alirita 2014-06-14.
  4. Garon and Garon (1992), p. 24.
  5. Garon and Garon (1992), p. 25.
  6. Russell, Tony. (1997) The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books, p. 12. ISBN 1-85868-255-X.
  7. Garon and Garon (1992), p. 103.
  8. 8,0 8,1 8,2 Dixon, Robert M. W.; Godrich, John; and Rye, Howard W. (1997). Blues and Gospel Records 1890–1943. 4th ed. Oxford: Oxford University Press. pp. 615–622.
  9. Harris, Sheldon (1989). Blues Who's Who: A Biographical Dictionary of Blues SIngers. pp. 161–162.
  10. 10,0 10,1 10,2 Ray, Del (1995). "Guitar Queen". Acoustic Guitar, no. 33, September 1995.
  11. Spottswood, Richard K. (1993). "Country Girls, Classic Blues, and Vaudeville Voices". In: Cohn, L. Nothing but the Blues. New York: Abbeville Press. p. 101.
  12. Smith, Jessie Carney, ed. (1996). Notable Black American Women. Book 2. Detroit: Gale Research. pp. 185–188.
  13. Garon and Garon (1992), p. 55.
  14. Hughes, L. (1943). Music at Year's End Arkivigite je 2016-10-21 per la retarkivo Wayback Machine. Chicago Defender, 5a de Januaro, 1943.

Fontoj redakti

  • Garon, Paul, and Garon, Beth (1992). Woman with Guitar: Memphis Minnie's Blues. New York: Da Capo Press.
  • Harris, S, (1989). Blues Who's Who. 5th paperback ed. New York: Da Capo Press.