Memsignifanta vorto

Memsignifanta vorto (aŭ aŭtologia vorto) estas vorto, kiu signifas econ, kiun ĝi ankaŭ signifas (ekz. la vorto „eta” estas eta, „substantivo” estas substantivo, "Esperanta" estas Esperanta, „kvarsilabla” hava kvar silabojn, „vorto” estas vorto). Male, malmemsignifanta vorto (aŭ heterologia vorto) signifas la malon de eco, kiun ĝi signifas (ekz. „mallongega” ne estas mallongega, „unusilaba” havas kvin silabojn).

Malsimile al pli ĝeneralaj konceptoj de aŭtologio kaj memsignifo, ĉi tiu partikulara distingo inter „memsignifantaj” kaj „malmemsignifantaj vortoj” estas neordinara en lingvistiko por priskribi lingvistikajn fenomenojn aŭ klasojn de vortoj, sed estas akurata en logiko kaj filozofio, en kiu ĝi unue prezentiĝis de Kurt Grelling kaj Leonard Nelson por priskribi semantikan paradokson, poste nomita Paradokso de Grelling–Nelson.[1]

Unu fonto de memsignifantaj vortoj estas ostensiva difino: la referenco al klaso de vorte ekzemple de klasano, kiel ĝi estus de sinekdoĥo: kiel dia lekto, oksimoro, graŭ, urbodomo, ktp. Stato de vorto, kiel memsignifanta eble ŝanĝas dum la pasado de tempo. Ekzemple, la vorto, el kiu deveniĝis neologismo, unue estas memsignifanta vortoj sed ne plu estas; simile, protologism (vorto en la angla inventita lastatempe de literatura teoriisto Mikhail Epstein) eble aŭ ne perdos staton de memsignifeco laŭ tio, ĉu ĝi gajnas pli vastan uzon.

Referencoj redakti

  1. Grelling kaj Nelson uzis ĉi tiun difinon, kiam ili unue eldonis sian paradokson en 1908: „φ(M) estu la vorto, kiu signifas la econ difinante M. Ĉi tiu vorto estas ĉu elemento de M aŭ ne. En la unua okazo, ni nomos ĝin ‚memsignifanta’, en la dua ‚malmemsignifanta’.” (Peckhaus 1995, p. 269). Pli frua versio de la paradokso de Grelling prezentiĝis de Nelson en letero al Gerhard Hessenberg en 1907 Majo 28, en kiu „malmemsignifanta” ne jam uziĝas kaj „memsignifanta vortoj” difiniĝis kiel „vortoj, kiuj subfalas al la konceptoj signifataj de ili" (Peckhaus 1995, p. 277)