Memuaro

Pro tipo de aŭtobiografio, vidu memoraĵoj.

Memuaro estas disertacio, aŭ faka teksto kun mallonga persona juĝo, prezentata al akademia aŭ faka publiko. Ĝi ankaŭ povas esti uzata pri skribaĵo kiu klarigas celon kaj procedon de projekto. Ĝi do estas kategorio aŭ ĝenro de nefikcia literaturo. Notu bone ke en neformala lingvouzado, ĝi ankaŭ ekuziĝis kiel sinonimo de memoraĵoj.

Laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV kaj Reta Vortaro, kaj laŭ la lingvouzo de L. L. Zamenhof, memuaro estas "disertacio prezentata al akademia societo" aŭ pli vastasence "faka teksto" kun relative mallonga persona juĝo de la verkinto, prezentata al "faka publiko". Zamenhof ekzemple skribis pri "memuaro verkita por la kongreso de rasoj". Temas pri kategorioĝenro de nefikcia literaturo. En neformala lingvouzo – laŭ la apliko de la franclingva vorto mémoire (memoraĵo) en pluraj eŭropaj lingvoj – la termino esperantlingve ankaŭ ekuziĝis kiel sinonimaĵo de "romanstile libre publikigitaj memoraĵoj", subkategorio de aŭtobiografio, sed origine la signifo estas iom alia.

Laŭ Francisko Azorín memuaro estas Parto de projekto, kiu klarigas skribe ĝian celon k. procedon.[1] Li indikas etimologion el la latina memoria (memoro), el memor (danko).[2]

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 137.
  2. Azorín, samloke.