Menŝeviko

frakcio de komunistoj

La menŝevikoj estis anoj de la revolucia Socialdemokratia Laborpartio de Rusio (SDLPR).

Menŝeviko
politika grupo
Komenco 1903 vd
Lando(j) Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
vdr
Estroj de la menŝevikoj en Stokholmo, Svedio, en majo 1917. Pavel Akselrod, Julius Martov kaj Aleksander Martinov.

Ĝi estiĝis post kverelo de Julius Martov (en 1903 gvidanto de la menŝevikoj) kaj Lenin en 1903 dum la dua tago de kongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) en Londono. Lenin volis pli malgrandan partion, kies anoj estu ĉiuj revoluciuloj, apogataj far multaj simpatiantoj. Martov volis male grandan partion kun multaj aktivistoj.

Dum la dua partikongresa tago de la SDLPR okazis fendo. Kvankam multaj partianoj apogis la proponon de Martov, formis ili nur malplimulton en la partia gvidantaro. Pro tio ili nomiĝis menŝevikoj (el la rusa menŝinstvo - malplimultulo). La sekvantoj de Lenin formis la pli radikalan partion de bolŝevikoj.

Konata simpatianto de la menŝevismo estis Lev Trockij, kiu daŭre provis peri inter la du frakcioj.

En la rusia revolucio de 1905 la menŝevikoj transprenis gvidan rolon. Krom tio, ili estis tre aktivaj ĉe fondo de sindikatoj kaj sovetoj, sed la bolŝevikoj de Lenin havis pli grandan sukceson. Bazo por tio estis la senkompromisa kaj radikala opinio de Lenin dum la unua mondmilito. La militaj malvenkoj de la cara reĝimo kaj la kreskanta mizero de la popolo fortigis ekde 1917 la pensojn pri revolucio. La menŝevikoj male al tio ne estis pretaj por tuja ŝanĝo. Kvankam ankaŭ la menŝevikoj volis la enkondukon de la komunismo, ili volis unue realigi sufiĉajn reformojn.

En 1917, la konataj komunistoj kiel Lev Trockij kaj Aleksandra Kollontaj aniĝis al la bolŝevikoj. La menŝevikoj estis pli poste malpermesitaj fare de la Komunista partio kiel aliaj opoziciaj partioj.

La sendependa Kartvelio inter 1918-1921 havis menŝevikan registaron.

Menŝevikoj redakti