Mendelejevo (Moskva provinco)

Mendelejevo (ruse Менделеево) estas urbotipa loĝloko en distrikto Solneĉnogorsk de Moskva provinco (Rusio).

Mendelejevo
Менделеево
urbotipa loĝloko
Blazono
Lando Rusio Rusio
Regiono Moskva provinco
Distrikto Distrikto Solneĉnogorsk (Солнечногорский район)
Koordinatoj 56° 2′ 21″ N 37° 14′ 3″ O / 56.03917 °N, 37.23417 °O / 56.03917; 37.23417 (mapo)
Poŝtkodo 141570
Kodo 46252558
Situo de {Mendelejevo enkadre de Rusio
Situo de {Mendelejevo enkadre de Rusio
Situo de {Mendelejevo enkadre de Rusio
Situo de Mendelejevo enkadre de Moskva provinco
Situo de Mendelejevo enkadre de Moskva provinco
Situo de Mendelejevo enkadre de Moskva provinco
Vikimedia Komunejo: Mendeleevo
Aspekto de la loĝloko
Strato Kujbiŝeva (Куйбышева)

Ĝi situas nord-okcidente de Moskvo, proksime al la fontoj de rivero Kljazma, sur la 40-a kilometro de Leningradskoje ŝoseo, apud Zelenograd (Moskvo). En proksimume 700 metroj de la loĝloko, sur relative alta tereno, situas vilaĝo Ljalovo (ruse Льялово).

En la loĝloko estas 5 stratoj: Kujbiŝeva (Куйбышева), Pionerskaja ("Pionira", ruse Пионерская), Institutskaja ("Instituta", ruse Институтская), Levobereĵnaja ("Livborda", ruse Левобережная), Lesnaja ("Arbara", ruse Лесная).

Trans la rivero Kljazma en la loĝloko estas 3 pontoj.

Historio redakti

Ĝi estis fondita en la 1957-a jaro. Statuson de urbotipa loĝloko ĝi havas ekde la 1965-a jaro. Ĝi estis nomita je memoro de rusia sciencisto Dmitrij Mendelejev.

Luax arkeologiaj esploroj, en la regiono loĝis antikvaj slavaj triboj.

La plej malnovaj loĝejoj de mezolitiko estis trovitaj ĉe vilaĝo Ljalovo kaj Mendelejevo apud rivero Kljazma.

Loĝantaro redakti

Jaro 2009 2010 2012 2013
Loĝantaro 7500 7927 7868 7720

Ekonomio redakti

Apud la loĝloko situas Tutrusia scienco-esplora instituto de fiziko-teknikaj kaj radio-teknikaj mezuroj (ruse Всероссийский научно-исследовательский институт физико-технических и радиотехнических измерений, ВНИИФТРИ), fondita samtempe kun fondo de la loĝloko. La instituto ĉefe okupiĝas pri metrologio, kaj estas konata kiel tenanto de ŝtata etalono de tempo kaj frekvenco.

Laŭ socio-ekonomia stato la loĝloko, kiu en la epoko de Sovetunio disvolviĝis ĉefe kiel loĝa zono por dungitoj de granda (ĝis 6000 dungitoj) apartigita scienca organizaĵo, povas esti konsiderata kiel modere deprema regiono; kiel ekzemplo de tio povas esti la fakto, ke tie preskaŭ ne okazas nova konstruado de loĝejoj ekde la 1992-a jaro.

Transporto redakti

En la loĝloko tute forestas ena publika transporto. Interurbaj aŭtobusoj itineras inter Mendelejevo kaj stacio Krjukovo (Крюково) en Zelenograd, Ljalovo kaj la moskva metrostacio Reĉnoj vokzal. En la teritorio de la loĝloko estas 3 aŭtobusaj haltejoj.

Vidindaĵoj redakti

Senpere apud komenco de branĉa aŭtovojo de Leningradskoje ŝoseo al Mendelejevo estas memora komplekso "Bajonetoj" (ruse Штыки) omaĝe al la 2-а mondmilito.

Laŭ la vojo al la loĝloko, en pluraj centoj da metroj de randaj domoj, situas monumento "Miltisto kaj funebranta patrino", omaĝa al la unuaj jaroj de sovetia partopreno en la 2-а mondmilito. La monumento estis konstruita al la 40-jariĝo de la batalo por Moskvo sur tombejo de sovetiaj militistoj [1]. Ĝi konsistas el vira kaj virina figuroj apud kvinpinta stelo. Ĝis la 1990-aj jaroj apude estis kontraŭtankaj erinacoj, kiuj nun forestas. La erinacoj estis kiel memoro pri estinta tie defenda limo, de kie komenciĝis reofensivo de sovetia armeo en vintro de 1941-a jaro. La erinacoj ne surhavis iun tekston, tamen apude estas kelkaj aliaj monumentoj omaĝe de tiu defenda limo, kiuj havas surskribojn.

Aspekto de la loĝloketo de 16-etaĝa domo

Esperanto en Mendelejevo redakti

  • Ekde la 1-a de novembro 2013 ĝis la 4-a de novembro 2013 en Mendelejevo pasis Alternativa Lingva Trejnado Esperanta (ALTE), organizita de Moskva Esperanto-Asocio "MASI" - lingva trejnado por esperantistoj ekde la nivelo B1, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj multe praktiki parolan Esperanton[2][3].
  • En 2014 en Mendelejevo estis planata SES 2014 (reale okazis en vilaĝo Koltiŝevo de distrikto Solneĉnogorsk).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti