Menestrelo

mezepoka Eŭropa muzikisto

Menestrelo estis mezepoka poeto-muzikisto kaj aktoro.

Menestrelo en Novjorko

Menestreloj marŝis en la kapo de armeoj kaj kantis militajn kantojn kiel ĉe la antikvaj gaŭloj. Ekz. menestrelo Taillefer tiamaniere helpis levi la batalemon de la armeo de Vilhelmo la Konkerinto antaŭ la batalo apud Hastings en 1066.

En postaj jarcentoj menestrelo estis muzikisto, kiu komponis muzikon por poemoj de trobadoro, aŭ akompanis per muzikilo deklamantan poeton. La plej famaj menestreloj estis Jean Bretel kaj Jean Bodel, ambaŭ el Araso, kiuj gloriĝis en la 13-a jarcento. Aliaj konataj menestreloj estas Reinmar la maljuna,...

Menestreloj estis ankaŭ aktoroj, kiuj prezentis por la popolo unuajn dramojn pri la mirakloj de sanktuloj.

En 1330 en Parizo formiĝis asocio de menestreloj (estrata de mestrela reĝo), kiu en sekva jaro 1331 fondis rifuĝejon por malriĉaj kantistoj.

En 1397 fondiĝis alia societo de kantistoj, kiun en 1407 oficiale aprobis Karolo la 6-a. Ili akceptis la nomon instrument-ludistoj (france joueurs d‘instruments) kaj eltenis ĝis la fino de la 18-a jarcento, kvankam dum la jarcentoj iliaj celoj ŝanĝiĝis.

Parencaj temoj estas aedo, bardo, rapsodo, skaldo.

La menestrelinoj redakti

Dum la Mezepoko disvolviĝis kiel ĉefa muzikstilo la religia, komponata kaj aŭdata en monaĥejoj kaj beginejoj, por akompani la mesojn kaj preĝojn, por pliproksimigi la animon al Dio. En ĝi ludis grandan rolon multaj virinoj, monaĥinoj, kaj beginoj.

Samtempe, for de la muroj de konventoj, monaĥejoj kaj eklezioj, aŭdiĝis sekulara muziko ludata de trobadoroj kaj trobadorinoj de altaj sociaj tavoloj. Ili dediĉis sin al komponado kaj prezentado de siaj verkoj en la aristokrataj kaj kortegaj rondoj.

La plej oftaj temoj de tiuj tekstoj estis ĝentila vivo, specife pri amaj aferoj, la kodoj de kavalireco kaj bonegaj heroaj legendoj, kiuj altigis la moralon, kuraĝon kaj honoron de mezepokaj kavaliroj. Tiuj prezentadoj de la trobadoroj havis precipe distrajn celojn, ne profesiaj. Komponi, verki versojn, poemojn estis dignaj kaj honorigaj aktivecoj. Sed ludi muzikilojn ne estis aferoj por korteganoj! Tion faris aliaj artistoj: la menestreloj, kiujn la trobadoroj dungis por akompani ilin en iliaj prezentaĵoj. Tiamaniere socie pli malfavoraj, sed kreemaj kaj kapablaj artistoj, eniris en la altajn rondojn de riĉaj, gravaj personecoj, La menestreloj aperis en urboj kaj vilaĝoj por distri kaj amuzi la malaltajn sociajn klasojn en la kruda kaj intensa mezepoka vivo. Ili ja estis profesiaj muzikistoj kiuj ricevis salajrojn por spektakli siajn artojn sur strataj podioj, en trinkejoj aŭ kiel allogaĵoj ĉe festoj kaj bankedoj de reĝoj kaj nobeloj.

Ili estis vojaĝantaj artistoj, kiuj parkerigis la kantojn kreitajn de trobadoroj, aŭ kantis temojn de populara tradicio. Foje ili aliĝis al karavanoj de forirantoj al kiuj ĝojis kantante kantojn, ludante instrumentojn aŭ prezentante ĉiajn akrobataĵojn. Plejofte ili lertis en pluraj el tiaj artoj, tiel oni nomis ilin ankaŭ ĵonglistojn, kion oni povus traduki kiel ‘ŝerculo’ ĉar la uzado de la satiro kaj ridindeco estis ofta en la ĵongladoj. Dank' al ili ekdiskoniĝis aro da epopeaj kaj popularaj poemoj el la pagana tradicio.

Do, la sekulara populara muziko havis du grandajn ĉefrolulojn, kiuj forte influis en la mondo de la kulturo kaj lingvo de la socio. La trobadoroj kaj la menestreloj sin dediĉis al kreado kaj interpretado de kantitaj versoj per kiuj ili disvastigis la lingvon kaj la historion de ĉiu popolo. Ankaŭ ili diskonigis la novaĵojn venintajn de foraj frontoj kie ajn la Krucmilito batalis.

En ambaŭ kolektivoj partoprenis multaj virinoj kiuj akompanis la artojn de siaj kunuloj aŭ ili mem fariĝis grandaj artistinoj de spektakloj.

Unu el la plej konataj menestrelinoj estis María Perez Baltejra aŭ pli bone konata kiel Maria La Baltejra.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 23 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Menestrelaj spektakloj en Usono redakti

De la minstrelo deduktiĝas ankaŭ la "minstrel show" (minstrela spektaklo). tio estis en Usono, en kiuj blankuloj laŭ humiliga maniero imitaĉis la gestojn kaj parolmanierojn de nigruloj.

Vidu ankaŭ redakti