Mengistu Haile Mariam

Mengistu Haile Mariam (amhare መንግስቱ ኃይለ ማርያም; naskiĝis en 1937 en Adis-Abebo, Etiopio) inter la jaroj 1977 kaj 1991 estis la ŝtatestro de Etiopio. Li direktis la transiron de la ŝtata reĝimo de monarkio al socialismo. Pro la parte perforte premaj kaj internacie forte kritikataj agoj de la de li gvidata registaro li estas konsiderata diktatoro.

Mengistu Haile Mariam
Persona informo
መንግስቱ ኃይለ ማርያም
Naskiĝo 21-an de majo 1937 (1937-05-21) (86-jaraĝa)
en Galla-Sidamo Governorate,  Itala Orienta Afriko
Religio Etiopia Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj vd
Loĝloko Hararo vd
Ŝtataneco EtiopioZimbabvo vd
Partio Laborista Partio de Etiopio • Commission for Organizing the Party of the Working People of Ethiopia vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum –1991 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mengistu Haile Mariam en 1986 gaste en la 11-a partia kongreso de la SED, la ŝtata partio de totalisma GDR

En majo 1991, pro alproksimiĝanta ofensivo de Etiopa Popol-Revolucia Demokratia Fronto, demisiis kaj fuĝis al Zimbabvo, kie ricevis azilon. Postaj regopovoj de Etiopio senrezulte strebis al lia revenigo. Akuzita pri genocido en januare 2007. La 26-an de majo 2008 li estis kontumace kondamnita al ĝismorta malliberigo, kune kun 17 kunlaborantoj kondamnita al mortpuno.