Meppen

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

La urbo Meppen situas en la nordokcidento de Germanio, en la pleja okcidento federacia lando Malsupra Saksio. Proksimas la rivero Emso kaj la limo al Nederlando. Okcidenta najbaro estas la nederlanda urbo Emmen.

Meppen
Blazono
Meppen (Germanio)
Meppen (Germanio)
DEC

Map

Flago
memstara komunumo de Malsupra Saksio • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05931
Poŝtkodo 49716
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454035
Subdivido 13 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Jan Erik Bohling
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 43
Demografio
Loĝantaro 36117 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 41′ N, 7° 17′ O (mapo)52.690647.29097Koordinatoj: 52° 41′ N, 7° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 14 m
Areo 188 km²
Oficiala retejo https://www.meppen.de/
vdr

Meppen estas la administra centro de la distrikto Emsland. Fine de decembro 2022 la urbo havis 36117 loĝantojn. En Meppen la rivero Hase enfluas en la Emson - rekte ĉe la kunfluejo situas historia ventomuelejo bildigita sube.

Partnera urbo redakti

Vidindaĵoj redakti

  • Ĉirkaŭ la jaroj 1461/62 estis starigita la katolika kirko Propsteikirche (dediĉita je la sanktulo Vito), kiel trinava ala preĝejo de gotika stilo. Dum en la ĉirkaŭaj loĝlokoj nur ekzistis lignaj kirkoj, ĉi-tie jam en la 9-a jarcento troviĝis simpla ŝtona antaŭa kirko. Ĝi estis ampleksigita en la 11-a jarcento, kaj interalie tiam ekestis la terno de la nuna kirka turo. En la 13-a jarcento aldoniĝis interalie la norda kirka portalo, kiu same enplektiĝis en la konstruaĵon de 1461/62 (foton vidu sube).
  • La konstruaĵo Residenz ("rezidejo"), nuna administra kaj estrara sidejo de la urba Windhorst-gimnazio, konstruiĝis inter la jaroj 1726 kaj 1729. Inter la jaroj 1743 kaj 1743 en baroka stilo aldoniĝis impona gimnazia kirko, tutproksime de la rezidejo (foton ankaŭ pri ĝi vidu sube).
 
la historia urbodomo
  • La urbodomo, nun simbolo de la urbo, konstruiĝis en 1408 el dolmenoj. Inter la jaroj 1601 ĝis 1605 ĝi estis signife ampleksigita kaj altigita je plia etaĝo el brikoj. Por pligrandigi la areon de la supraj etaĝoj, la konstruaĵo estis pliampleksigita je teretaĝa malferma arka halo. La ŝtupa gablo tre memorigas pri modeloj el la urbo Monastero (ekzemple la monasteraj konstruaĵoj Rothenburg 44 el 1583 kaj Krameramtshaus el 1589). Komence de la 19-a jarcento la urbodomo ŝajne estis sufiĉe malstabila, ĉar la arkikekto Josef Niehaus estis petata pri plano de ties renovigo. Li interalie rekomendis malinstali la malstabilan urbodoman turon kaj forpreni dekoraĵojn de la fasado, sed lia rekomendo komence ne realiĝis. En 1885 tamen iuj fasadaj dekoraĵoj estis forprenitaj, kaj la tegmento de la nur en 1611 aldonita ŝtupara turo same forpreniĝis. En 1909 la fasado kaj turo estis rekonstruitaj en la nun ankoraŭ aktuala formo. Interne de la konstruaĵo interalie videblas sabloŝtona kameno el la jaro 1605.
  • La arsenalo Zeughaus konstruiĝis en 1752 en la loko de la antaŭa burgo Paulsburg konstruita en 1374. La konstruaĵo servu kiel deponejo por armiloj, uniformoj kaj pliaj armeaj iloj. Ekde la 19-a jarcento la konstruaĵo uzatas private, nun konsistas el loĝejoj, sed esence konserviĝis en origina stato.
  • La akvomuelejo Herrenmühle konstruiĝis en la 16-a jarcento. Ĝi nuntempe uzatas por kulturaj eventoj.
  • Loĝaj konstruaĵoj: Kontraste al la urbo Lingen nur malmultajn kilometrojn sude, la urbocentro de Meppen nuntempe havas nur relative malmultajn historie konservitajn konstruaĵojn. La plej multaj konstruaĵoj estas brikaj domoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Unu el la esceptoj estas la konstruaĵo Arenbergische Rentei, nun uzata kiel urba muzeo. La duetaĝa klasikisma domo stariĝis en 1805, origine kiel privata loĝdomo. Kvar jarojn poste laŭ la planoj de la sama arkitekto August Reinking ekestis la domo Heyl'sches Haus je la adreso Emsstraße 3. Dum la fakta loĝdomo en 1977 estis forprenita favore al moderna banka konstruaĵo, la flanka salona konstruaĵo kun sia arkitekture rimarkinda interno povis esti konservita kaj renovigita. Apud la eksterproporcie granda moderna bankejo ĝi tamen ekstere nun elvokas iom kompatindan impreson. La en 1816 konstruita domo de la kuracisto Nikolaus Vagedes proksime de la historia urbodomo nun estas sidejo de la urba administrantaro.

Inter la malmultaj konservitaj trabfakaj konstruaĵoj estas la domoj Kuhstraße 24 kaj Im Sack 12. La unua esence konstruiĝis en la 16-a jarcento kaj do estas inter la plej aĝaj loĝdomoj de la urbo. La dua nur ekestis en 1797 kaj interalie disponas pri impona fasadocentra pordego.

  • La kanala kluzo Koppelschleuse, konstruita inter la jaroj 1826 kaj 1830, konserviĝis en sia origina stato kiel parto de la Emso-Hase-kanalo.
  • La ventomuelejo Höltingmühle probable konstruiĝis en 1639 en la komunumo Bockhorn en la distrikto Frislando. La historia muelejo estis aĉetita fare de civitana asocio kaj okaze de la 600-ajra urbojubileo en 1959/1960 estis rekonstruita sur la terlango inter la Dortmund-Emso-kanalo okcidente kaj la rivero Hase oriente. Interne de la muelejo nun situas kafejo, kiu funkcias dum la someraj monatoj. En la muelejo krome ankaŭ okazas nuptaj ceremonioj (bildo de la muelejo sube).
  • La eksa ekstera digo de la urba fortikaĵo grandparte konserviĝis kaj nun estas parko parte ĉirkaŭanta la urbocentron.

Kulturo redakti

Teatro redakti

Inter septembro kaj aprilo kultura klubo nomata Theatergemeinde Meppen ("teatra komunumo Meppen") ofertas varian teatran programon. La sursceniĝoj okazas en la en 1959 finkonstruita teatrejo kaj koncertejo de la urbo Meppen (germane Theater- und Konzertsaal der Stadt Meppen), kiun ankaŭ la urba Windthorst-gimnazio uzas kiel kunvenejo.

De majo ĝis septembro la Emslanda Subĉiela Teatro Meppen (Emsländische Freilichtbühne Meppen) ofertas ĉiujare porfamilian muzikalon kaj vesperan porplenkreskulan teatraĵon. La pli ol 30 000 vizitantoj spektas ampleksajn surscenigojn de en iuj produktaĵoj 100 aktoroj.

Muzeoj redakti

  • Urba muzeo situas en la historia konstruaĵo Rentei, en baroka stilo konstruita laŭ planoj de la arkitekto August Reinking (foton vidu galerie supre)
  • Ekspoziciejo pri arkeologio de Emslando (germane Ausstellungszentrum für die Archäologie des Emslandes) situas ĉe la kanala kluzo Koppelschleuse.
  • Artaj ekspozicioj okazas en arta centro same ĉe la kanala kluzo Koppelschleuse.

Loka gazeto redakti

En la urbo publikiĝas la loka gazeto Meppener Tagespost, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.