Merce Cunningham

usona dancisto

Merce CUNNINGHAM (Centralia, 16a de aprilo 1919 - Novjorko, 26a de julio 2009)[1] estis usona dancisto kaj koregrafo.

Merce Cunningham
Persona informo
Merce Cunningham
Naskonomo Mercier Philip Cunningham
Naskiĝo 16-an de aprilo 1919 (1919-04-16)
en Centralia
Morto 26-an de julio 2009 (2009-07-26) (90-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato George Washington • Cornish College of the Arts • Centralia High School vd
Familio
Amkunulo John Cage vd
Profesio
Okupo baleta dancisto • koreografo • aŭtoro • desegnisto • dancisto vd
Aktiva dum 1938– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cunningham ricevis sian unuan formalan edukon en danco kaj teatro en la Cornish School (aktuale, la Cornish College of the Arts) en Seattle. El 1937 ĝis 1943, li estis soloisto en la kompanio de Martha Graham.

Li prezentis sian unuan soloistan koncerton en Novjorko kun John Cage en aprilo 1944. Li kreis la Merce Cunningham Dance Company en la Black Mountain College en la somero de 1953. Ekde tiu epoko, Cunningham koregrafiis proksimume 200 verkojn por sia kompanio. En 1973 li koregrafiis Un jour ou deux por la baleto de la Opero de Parizo, kun muziko de Cage kaj dekoracio de Jasper Johns.

La intereso de Cunningham en la nuntempa teknologio laborigis lin per la programo por komputiloj «DanceForms», kiun li uzis por realigi ĉiujn siajn dancojn el "Trackers" (1991). En 1997 li eklaboris en movokapto kun Paul Kaiser kaj Shelley Eshkar de Riverbed Media por disvolvigi la dekoracion por BIPED, kun muziko de Gavin Bryars, ludita por la unua fojo en 1999 en la Zellerbach Hall, Universitato de Kalifornio en Berkeley. Alia elstara verko, nome "Interscape", ludita por la unua fojo en 2000, kunigis Cunningham kun sia antaŭa kunlaboranto Robert Rauschenberg, kiu dezajnis la dekoracion kaj la vestaĵojn de la danco, kun muziko de John Cage kiu estis lia parulo ĝis sia morto en 1992.

En oktobro 2005 Cunningham ricevis la Premion Imperia Princo Tamakacu en Tokio. En Francio, li estis nomumita Komandoro de la Ordeno de la Artoj kaj de la Literaturo en 1982 kaj unue Kavaliro (1989) kaj poste oficiro (2004) de la Honora legio.

Notoj redakti

  1. Fallece el coreógrafo Merce Cunningham en Nueva York La Vanguardia 27a de julio 2009, alirita la 5an de marto 2019.

Bibliografio redakti

  • Bremser, M. (ed.) (1999): Fifty contemporary choreographers. Routledge. ISBN 0-415-10364-9.
  • Cunningham, M. and Lesschaeve, J. (1992) The dancer and the dance. Marion Boyars Publishers. ISBN 0-7145-2931-1
  • Vaugham, David (1999) Merce Cunningham: fifty years. Aperture. ISBN 0-89381-863-1
  • Kostelanetz, Richard (1998) Merce Cunningham: dancing in space and time. Da Capo Press. ISBN 0-306-80877-3
  • Brown, Carolyn (2007) "Chance and circumstance twenty wears with Cage and Cunningham". Alfred A. Knopf. ISBN 978-0-394-40191-1 Biography 53750