Merishausen

komunumo de Svislando

Merishausen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 710 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.

Merishausen
Blazono de Merishausen
Blazono de Merishausen
Turo sur la monto Hagen en montarĉeno Randen en Merishausen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 45′ 39″ N 8° 36′ 34″ O / 47.76083 °N, 8.60944 °O / 47.76083; 8.60944 (mapo)Koordinatoj: 47° 45′ 39″ N 8° 36′ 34″ O / 47.76083 °N, 8.60944 °O / 47.76083; 8.60944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 710
Areo 17,57 km²
Alteco 533 m super marnivelo
Poŝtkodo 8232
Komunumkodo 2936
Mapo de Merishausen
vdr

Geografio redakti

Merishausen siutas proksumume 7 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Ŝafhaŭzo en la valo de la rivereto Durach inter sep montetoj. Sur la tereno de la komunumo troviĝas la monto Hagen, kiu apartenas al la montarĉeno Randen kaj estas kun 912 m s. m. la plej alte situanta punkto de la kantono.

Najbaraj komunumoj redakti

Merishausen limas en nordo kun la germana komunumo Blumberg (Baden-Virtembergo) kaj Bargen, en oriento al Tengen (Baden-Virtembergo) kaj Büttenhardt, en sudo al Ŝafhaŭzo kaj Hemmental kaj en okcidento al Beggingen.

Trafiko redakti

Merishausen atingeblas ek de stacidomo de Ŝafhaŭzo per la loka buso H23 de la Verkehrsbetriebe Schaffhausen en 15 minutoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Merishausen datiĝas el la jaro 846 kiel Morinishusun. En mezepoko la monaĥejoj Sankt-Galo, Allerheiligen kaj Rejnaŭo posedis bienojn en Merishausen. En la 1520-aj jaroj la urbo Ŝhafhaŭzo akiris la regadon pri Merishausen. En la jaro 1550 Merishaŭsen fariĝis kune kun la najbara komunumo Bargen la sepa supervoktejode la ŝafhaŭza kamparo.

Eksteraj ligiloj redakti