Merita artisto de la Rusa Federacio

honorigo de Rusio

Merita artisto (ruse Заслуженный артист, Zasluĵenij artist, ankaŭ tradukita kiel multmerita artisto, distingita artisto, honora artistohonora aktoro) estas honora titolo en Sovetunio, uniaj respublikoj kaj aŭtonomaj respublikoj de Sovetunio, ankaŭ en iuj aliaj ŝtatoj de la orienta bloko, kaj post 1990 daŭre uzatas en Rusa Federacio same kiel en kelkaj postsovetiaj ŝtatoj.

Merita artisto de la Rusa Federacio
honoriga titolo • official honorary title of Russia • honorigo
Lando Rusio
Fondita en 25-a de decembro 1991
vdr
honora medalo

La titolo estas donita de la nacia registaro al aktoroj, reĝisoroj, filmistoj, verkistoj, dancistoj, kantistoj, pentristoj, arkitektoj ktp. por esceptaj atingoj en la artoj.

La honora titolo ekestis originale laŭ la germana honora titolo Kammersänger por eminentaj operkantistoj. Historie, la titolo estis donita de princoj aŭ reĝoj, kiam iu kantisto estis distingita Hofkammersänger. En Imperia Rusio antaŭ 1917, ankaŭ multaj teatraj kaj filmaj aktoroj estis honoritaj per la titolo "Imperia kantisto", sed post la Soveta Revolucio de 1917, la nova registaro faris ŝanĝojn kaj establis la titolon de "multmerita artisto de RSFSR" kaj de aliaj sovetaj respublikoj.

La esprimo estas konfuze uzita por traduki du malsamajn ruslingvajn titolojn: "заслуженный артист" (zasluĵenij artist, laŭlitere merita artisto, sed pli bone interpretita kiel merita aktoro, merita dancisto ktp., premiita en prezentaj artoj) kaj "заслуженный художник" (zasluĵenij ĥudoĵnik, aljuĝita en iuj bildartoj: pentrado, desegnado kaj fotado). Ambaŭ titoloj estas premiitaj pro esceptaj atingoj en la respondaj artoj.

Iuj aliaj artoj estigis specialajn titolojn: merita arkitekto, merita verkisto, merita poeto...

En moderna Rusio, la termino merita aktoro aplikiĝas al prezentaj artoj, kaj la titolo merita artlaboristo estas la traduko de la rusa honora titolo zasluĵenij dejatel iskusstv, kiu estas aplikata al neprezentaj homoj, inkluzive de bildartistoj, komponistoj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti