Merlo

speco de turdo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Merlo (apartigilo)

Merlo (Turdus merula) estas specio de turdo, kies ino estas brunnigra, dum la virbesto estas nigra kun tre flava beko kaj bele kantas aŭ fajfas (PIV).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Merlo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdo Turdus
Specio: Merlo Turdus merula
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Historia bildo de merlo en Nederlandsche Vogelen (en: Nederlandaj Birdoj), Vol. 1 (1770)

Ĝeneralaĵoj redakti

Ĝi vivas en Eŭropo, kie la subspecio Turdus merula aterrimus vivas inter Kimrio kaj Kaŭkazo, subspecio Turdus merula mauritanicus vivas en nordokcidenta Afriko. Kelkaj subspecioj estas troveblaj ankaŭ en Azio, Azoroj, Kanarioj kaj Madejro. Krome ĝi estis enkondukita en Aŭstralio kaj Novzelando. Estas diversaj subspecioj de merloj en ties ampleksa areo teritoria. Inter ili kelkaj subspecioj de Azio estas konsiderataj de kelkaj fakuloj kiel veraj plenrajtaj specioj. Laŭ la latitudo, la merloj povas esti loĝantaj birdojmigrantaj, ĉu parte ĉu entute, ĉar merloj parte forflugas vintre al varmaj regionoj, sed en la lastaj jaroj multaj travintras en urboj.

 
Masklo.

La birdo longas 22–29 cm kaj pezas 75-135 g. Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La masklo de la subspecio tipa kaj nomiga, plej disvastigata en Eŭropo, estas tute nigra, kun tre flava beko kaj ĉirkaŭokula cirklo ankaŭ flava; krome li havas ampleksan repertorion de kantoj, dum inoj kaj junuloj estas malhelbrunaj kaj pli silentemaj.

Ĝia voĉo ĉe logado similas al „dukdukduk“ aŭ „sriii“, ĉe alarmo ege diferenca „tikstikstiks“, kanto similas al fluto.

Ĝi nestas en arbaroj, ĝardenoj kaj parkoj dufoje aŭ trifoje jare inter aprilo kaj julio. Ĝia nesto estas ronda kuvo el herboj kunmetitaj per argilo, lokita ĝi estas sur arboj, arbustoj, escepte ankaŭ sur domoj. Femalo metas 4-6 bluverdajn ovojn kun rustkoloraj makuletoj, sidas sur ili 13-14 tagojn (sole ŝi), poste ambaŭ gepatroj zorgas pri birdidoj 12-15 tagojn kaj ankoraŭ post elflugo el la nesto helpas ilin nutri dum du semajnoj. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas ekzemple insektojn, lumbrikojn, limakojn, fruktojn.

Maskloj kaj inoj montras teritorian kutimaron en la nestolokoj, per malsama agresema konduto, sed ili estas pli gregemaj kiam ili migras aŭ vintrumas. La paroj restas en sia teritorio la tutan jaron en la regionoj kie la klimato estas sufiĉe modera.

Estas multaj literaturaj kaj kulturaj referencoj de tiu specio, ĉefe rilataj al ĝia melodia kanto.

Morfologio redakti

 
Ino.
 
Ido.
 
Juna masklo post la unua plumoŝanĝo aŭtuna.

Grandoj redakti

La merlo de la subspecio tipa kaj nomiga (Turdus merula merula) havas longan voston (95 al 110 mm ĉe maskloj kaj de 100 al 105 mm ĉe inoj), estas de 23,5 ĝis 29 cm longa, kun enverguro de 34 al 38 cm, kaj pezo de 80 al 125 g. Tiu pezo varias laŭ sekso kaj sezonoj.

Maskloj (118 al 135 mm kun falditaj flugiloj, 28 ĝis 33 mm de tarso kaj de 20 ĝis 23 mm de beko) estas kutime pli grandaj ol inoj (118 al 129 mm kun falditaj flugiloj, 28 ĝis 29 mm de tarso kaj de 20 ĝis 21 mm de beko).

Aspekto de la masklo redakti

La plumaro de maskloj plenkreskaj estas tute nigra kaj kontrastas ege kun la okula ringo flava aŭ oranĝaflava kaj kun la beko ankaŭ flava. Vintre la ĉirkaŭokula cirklo iĝas pli bruna kaj la beko iome pli malhela. La gamboj estas brunnigraj.

Laŭ la subspecioj kaj la sezonoj, la nigro de la plumaro estas pli malpli intensa. Estas tre brila en la subspecio tipa kaj nomiga T. m. merula. En kelkaj subspecioj de Barato kaj Srilanko, la plumaro de la masklo estas iome pli bruna aŭ grizblueca.

Aspekto de la ino redakti

La ino havas brunan plumaron, kies nuancoj varias de unu individuo al alia kun zonoj pli aŭ malpli malhelaj. Ĝi havas nek bekon nek ĉirkaŭokulan ringon tiom brilflavajn kiom la masklo: ŝia beko estas bruna, foje kun zono helflava, kaj la ĉirkaŭokula ringo estas helbruna. Ŝia gorĝo estas pli hela ol la cetero de ŝia plumaro, foje iom oranĝkolora. Ŝiaj gamboj estas malhelbrunaj.

Aspekto de idoj redakti

Idoj havas brunan plumaron similan al tiu de inoj, sed grizece makulita sur brusto kaj subaj partoj. Ankaŭ inter ili varias la brunaj nuancoj de unu individuo al alia; oni supozas, ke la plej malhelaj estas maskloj. La freŝa plumaro daŭras ĝis la unua plumŝanĝo, inter aŭgusto kaj oktobro. Tiam maskloj akiras la brilnigran plumaron, sed la beko estas ankoraŭ malhela kaj la ĉirkaŭokula ringo estas malpli videbla; la flugiloj estas ankoraŭ iom pli brunaj ol la cetero de la korpo. La beko de la junaj maskloj ne akiras sian flavan koloron kaj la korpo la nigran uniforman koloron ĝis post tuta jaro.

Anomalioj en plumaro redakti

 
Albina merlo
 
Merlo kun leŭkismo
 
Merlo kun plumaro parte senkolorigita

Okaze videblas en merloj anomalioj en la plumaro. Kvankam tiuj kazoj estas ĝenerale maloftaj, ŝajne ili estas ne tiom esceptaj ĉe merloj kiom ĉe aliaj birdospecioj. Laŭ studoj faritaj en Britio, el la tuta nombro de birdoj kun senkolorigo censitaj el ĉiuj specioj, 29 % apartenas al genro Turdus kaj ĉefe de merloj.

La anomalioj aperas kiel senkolorigo pli malpli markata, sed de diversaj tipoj kaj povas esti de albinismo vera kaj tuta ĝis harblankismo aŭ ĝis diversaj formoj de albinismo parta ( leŭkismo, skizokroismo…). Ĉe albinoj, la vera kaŭzo estas pure genetika, dum aliaj faktoroj, kiel aĝo aŭ nutraj mankoj kaj de vitaminoj povus interveni por klarigi la difektojn de pigmentado.

Specioj de simila aspekto redakti

En Eŭropo, la merlo povas esti konfuzata kun ido de Rubandoturdo kiam tiu troviĝas en sia unua jaro, sed la lasta havas pli palajn flugilojn. La merlo prezentas ankaŭ surfacan similon kun la sturno. La ino de merlo povas esti konfuzata kun Griza turdo, sed tiu lasta estas multe pli pala antaŭe kaj markita per malhelaj punktoj.

Konduto redakti

Nutrado redakti

Merloj estas ĉiomanĝantaj. Ili manĝas grandan varion de insektoj, vermoj kaj aliaj animaloj, sed ankaŭ fruktojn kaj foje semojn.

Merloj serĉas siajn predojn ĉefe surgrunde. Ili kuras, saltetas, antaŭeniras subite, klinante la kapon flanken por observi la terenon. Ili ĉasas ĉefe per vido sed ankaŭ uzas aŭdkapablon. Ili multege manĝas vermojn kaptitajn inter humo. Ili traserĉas la sekan foliaron putriĝantan, brue montriĝante pikas ĉian tipon de senvertebruloj: insektojn, araneojn, miriapodojn, limakojn, heliketojn. Escepte ili manĝas etajn vertebrulojn kiel ranidojn, etajn plenkreskintajn amfibiojnmurlacertojn kaj kelkajn tipojn de mamuloj, kiel etajn kuniklojnmusojn. Kvankam ili ĉefe ĉasas surgrunde, merloj ne dubas esplori arbojn kaj arbustojn por nutri sin per insektoj, ĉefe per raŭpoj.

Sed se la merlo vizitas la branĉojn de arboj kaj arbustoj por nutri sin, temas ĉefe pri fruktoj, ĝenerale pri etaj karnaj fruktoj: berojdrupoj. La manĝota frukto dependas de disponebleco surloka kaj povas inkluzivi ekzotajn speciojn de ĝardenojfruktoĝardenoj. Ili preferas berojn, sed ankaŭ bekoprovas pli grandajn fruktojn kiel pomojn, aŭ fruktojn falitajn surgrunde.

En moderklimata Eŭropo, ili manĝas berojn de ligustro, nigra sambuko, moruso, ĉerizarbo, rubuso ktp. Vintre de hedero, ilekso, visko, ktp. Pli sude de olivarbo, mirto kaj vinberoj… Norde de Barato ili ofte manĝas la etajn figojn de la figarbo de Banyans kaj la morusojn, dum sude de tiu subkontinento, la etaj nigraj beroj de la arboj de la genro Trema formas ofte parton de ilia dieto.

Dum la sezono de reproduktado superregas predoj de animaloj, dum fruktoj aŭ beroj pli gravas aŭtune kaj vintre.

Socia konduto redakti

Teritoria konduto redakti

Merloj havas teritorian senton tre markatan kaj ne vivas grupe. Ĉiu individuo limigas sian propran teritorion, kiu grandas el 0,2 al 0,5 ha en arbaro kaj el 0,1 al 0,3 ha en urbo. Masklo markas sian teritorion dum sia unua jaro kaj pluhavas ĝin la tutan vivon. Dum la sezono de reproduktado la merlo ne akceptas iun ajn samgenranon krom sia partnero. Masklo atakas aliajn masklojn per markita ceremonio de minacaj sintenoj: mallonga kurado al la entrudulo, la kapo unue supren kaj poste suben kaj same la vosto. Se okazas luktado, la du maskloj alfrontiĝas kaj flugetas supergrunde frape kaj krie per gamboj al la kontraŭstaranto. Tiuj luktoj ne longe daŭras, kaj estas pli montrigaj ol violentaj, kaj la forpelo de la entrudulo estas rapida. Ankaŭ la ino estas agresema printempe, kiam konkurencas kun aliaj inoj por partnero aŭ nestoteritorio. La luktoj inter inoj estas malpli oftaj sed pli violentaj.

Ekster la nestosezono, kelkaj merloj povas kunhavi saman habitaton, por nutrado kaj protekto, kaj foje tranoktas en etaj grupoj, sed eĉ tiam estas nemulte da rilato inter individuoj. La teritorio gravas ne nur por nutrado sed ĉefe kiel socia koncepto.

Kantoj redakti

 
Masklo kantanta sur ripozejo
  Kanto de masklo (Espoo, Finnlando )
  Kanto de merlo

Masklo de merlo unujaraĝa de la subspecio Turdus merula merula povas ekkanti januare, se estas bona vetero, por setligi sian teritorion. Fine de marto ekkantas la maskla plenkreskulo. La kanto estas ne ripeta trilado, fluteca, melodia kaj tre bastona. Tiun kanton ĝi elsendas ekde pinto de arbo, tegmento aŭ alia alta kaj elstara ripozejo. Kantas de marto al junio, foje ĝis komenco de julio. Studo sugestas, ke la kanto daŭras pli longe kiam la masklo estas forte fizike, kaj kiam la ino estas gravedebla. La masklo povas kanti je ĉiu ajn horo de la tago, sed dum mateniĝo kaj noktiĝo la kantoj estas pli intensaj. La kanto de la merlo estas konsiderata unu el la plej belaj birdokantoj de Eŭropo. La riĉo de ties repertorio, la melodiaj variantoj kaj la kapablo improvizi distingas la eŭropan merlon inter la plej granda parto de birdoj.

Ili havas diversajn alvokojn, kiel agreseca sriiii, puk-puk-puk alarma, markanta eventualan teran predanton (katon ekzemple), kaj diversajn ĉink kaj ĉuk, ĉuk. La masklo por asekuri sian teritorion certe faras ĉink-ĉink dumnokte, por forpeli dormuntajn masklojn de sia teritorio. Same kiel aliaj paseroformaj, ĝi havas leĝeran sriiiiii por alarmo kiam venas rabobirdo. Por alia urĝa danĝero estas pli bruecaj kaj subitaj krioj.

Almenaŭ du subspecioj, T. m. merula kaj T. m. nigropileus, kapablas imiti aliajn speciojn de birdoj, kaj ankaŭ katojn, homojn aŭ alarmojn, sed la rezulto estas ĝenerale malforta kaj malfacile aŭdebla. La ĉefaj subspecioj montaraj, ĉefe T. m. maximus, havas kanton malbonkvalitan kaj repertorion limigitan kompare kun tiuj de la subokcidentaj subspecioj, de Srilanko aŭ de Barato.

Reproduktado redakti

Pariĝado redakti

La maskla pariĝada ceremoniaro komponiĝas el oblikvaj kuroj, kombinataj kun movoj de kapo, kun malfermita beko, kaj kanto elsendata en tono profunda kaj strangola. La ino restas senmova ĝis kiam ŝi levas kapon kaj voston por permesi seksumadon. Tiu specio estas monogama ĝis la morto de unu de la partneroj. Separiĝo de paroj, tamen, okazas en 20 % de la kazoj post sezono de reproduktado kun malalta sukcesa indico.

Nestumado redakti

La subspecio Turdus merula merula ekovodemetas marte, sed la subspecioj de orienta Barato estas pli malfruaj, aprile aŭ maje. La individuoj de la suda hemisfero ekovodemetas aŭguste.

La paro serĉas taŭgan lokigon por la nesto en arbusto ĝenerale de ĉirkaŭ 2 m supergrunde, kun prefero por certaj vegetalaj specioj kiel la hedero, la ilekso, la kratago, la kaprifolio aŭ la ligustro.

La masklo alportas konstrumaterialon, sed ĉefe la ino konstruas la tasforman neston, el musko, herberoj, radikoj kaj branĉetoj, kiujn bordas el koto aŭ kotecaj folioj. Poste ŝi demetas 2 al 6 ovojn (ĝenerale 4) verdabluajn, kun makuletoj ruĝecbrunaj, kiuj estas pli multnombraj en la dika parto. La ovoj de la subspecio T. m. merula estas ĉirkaŭ 2,9 x 2,1 cm kaj ĝenerale pezas 7,2 g (6 % de tiu mazo estas ŝelo). La ovoŝeloj de la subspecioj de la sudo de Barato estas pli palaj ol tiuj de aliaj specioj.

Kovado kaj idozorgado redakti

 
Nesto de merlo kun 4 idoj
 
Merlidoj pli aĝaj
 
Merlidoj de ĉirkaŭ 7 tagoj

La ino kovas dum 12 al 14 tagoj antaŭ la eloviĝo. La idoj naskiĝas nudaj kaj blindaj 5 ĝis 6 g grandaj. Ambaŭ gepatroj zorgas la nutradon kaj la eliminadon de la nesto de la fekaĵoj de la idoj. Survivas tiuj kiuj rapide estas de 35 al 45 g, kaj post 12 tagoj ili pezas de 60 al 65 g.

Elnestiĝo okazas frue, 10 al 19 tagoj post eloviĝo (13,6 tagoj mezaveraĝe kun pezo de 70 al 80 g). Tiu elnestiĝo okazas sen scipovi flugi, sed ili flugetas ĉe la nesto kaj kaŝiĝas proksime, kie estos manĝigataj de la gepatroj dum tri semajnoj. Se la ino komencas duan ovodemetadon, nur la masklo zorgas la nutradon de la junuloj. Tio ofte okazas, kaj inoj uzas la saman neston se la unua ovodemetado sukcesis kaj sude de la teritorio okazas ĝis 3 generacioj jare aŭ eĉ plie. Dum la manĝigado eksternesta la idoj lernas elekti siajn proprajn manĝaĵojn, pli kaj pli malproksimiĝas kaj poste sendependiĝas sen gepatra devigo. Poste ili kapablas reproduktiĝi post unu jaro kaj elekto de sia propra teritorio.

La subspecio T. m. maximus redakti

Tiu subspecio montara reproduktiĝas nur unufoje jare. La inoj demetas malpli da ovoj, 2 al 4 (2,86 mezaveraĝe), sed pli grandaj ol tiuj de T. m. merula. La kovado estas pli mallonga (12 al 13 tagoj), sed la idoj restas pli longe neste (dum 16 al 18 tagoj).

Sistematiko redakti

Antikvaj priskriboj kaj klasigoj redakti

La merlo estas specio tre komuna kaj pro tio de antikveco menciata kaj priskribata en multaj antikvaj tekstoj. Estis citata de Aristotelo per la nomo Cottyphus (Κοττύφος), en la 18a ĉapitro de la 9a Libro de la animaloj kiel la ĉefa specio de merlo. En latina merula iĝos en Esperanto merlo. Varono klarigas etimologie la nomon kiel diminutivo de mera tio estas «preskaŭ sola», kiu ne flugas grupe, kio sciigas pri la solema karaktero de tiu birdo.

En 1555, Pierre Belon en la Histoire de la nature des oiseaux diras, ke: «Oni scias ke ĝi estas nigra, kaj ke ĝia beko flaviĝas pro la aĝo…» kaj poste ke: «Kuracistoj pensas ke ĝi produktas bonajn humorojn; kompare ties viandon kun tiu de la Kantturdo, oni kutime manĝigis ĝin al malsanuloj, pro ties facila digestado».

La merlo estis klasita de Lineo en 1746 en sia libro pri la faŭno de Svedio , Fauna Svecica. Tie aperas laŭ la nomo de Turdus ater, rostro palpebrisque fulvis, kio signifas «nigra turdo, kun okulringo kaj beko flavaj». Oni enmetis ĝin kun la turdoj en la genro Turdus, laŭ la signifo de ties nomo en sveda koltrast, la "nigra turdo."

En 1758 en sia verko Systema Naturae Lineo setligas la ĝeneralan uzadon de la scienca nomo per la nomo kiu konserviĝis ĝis nuntempe: Turdus merula aldone al la genro Turdus, "turdo" en latina, la nomon de la specio merula.

La merlo apartenas al genro Turdus, kun la turdoj kaj aliaj similaj specioj. La diferencigo inter merloj kaj turdoj ne baziĝas sur fundamentoj de biologio, sed estas pure kultura kaj lingva, kaj varias laŭ la lingvo.

La birdoj de la genro Turdus estis deĉiame en la unuaj klasigoj de Lineo en la origino de la kreo de la familio de la Turdedoj el kiuj ili formas la genron tipan. Sed sur la bazo de ampleksa studo genetika pri birdoj realigata inter la jaroj 1970 kaj 80, mezuranta la hibridiĝon de DNA kaj pere de nova taksonomia klasigo nomata de Sibley-Ahlquist, la usonaj ornitologoj integrigis tiun grupon en la familion de la Muŝkaptuloj. La antikva familio Turdedoj iĝis kategorio de subfamilio, nome de Turdenoj. Tamen la fidindeco de la metodologio uzata de Charles Sibley kaj Jon Edward Ahlquist kaj la kohero de la akiritaj rezultoj estas ankoraŭ pridiskutata de granda parto de fakuloj en ornitologio. En la plej ĵusaj klasigoj, inter ili tiu de Clements, la familio Turdedoj reaperas.

Subspecioj redakti

Klasigo
Avibase Peter Clement
Laŭ Avibase, ekzistas de 14 al 16 subspecioj de Turdus merula :
  • Turdus merula merula
  • Turdus merula azorensis
  • Turdus merula cabrerae
  • Turdus merula mauritanicus (kiu enhavas Turdus merula algirus)
  • Turdus merula aterrimus
  • Turdus merula syriacus (kiu enhavas Turdus merula insularum)
  • Turdus merula intermedius
  • Turdus merula mandarinus
  • Turdus merula sowerbyi
  • Turdus merula nigropileus
  • Turdus merula spencei
  • Turdus merula bourdilloni
  • Turdus merula kinnisii
  • Turdus merula buddae

Turdus simillimus kaj Turdus maximus citiĝas kiel specioj, kvankam ili estas konsiderataj nur kiel subspecioj de kelkaj fakuloj

Laŭ Clement, estas 15 :
  • Turdus merula merula
  • Turdus merula azorensis
  • Turdus merula cabrerae
  • Turdus merula mauritanicus
  • Turdus merula aterrimus
  • Turdus merula syriacus
  • Turdus merula intermedius
  • Turdus merula maximus
  • Turdus merula mandarinus
  • Turdus merula sowerbyi
  • Turdus merula nigropileus
  • Turdus merula spencei
  • Turdus merula simillimus
  • Turdus merula bourdilloni
  • Turdus merula kinnisii
Turdus simillimus kaj Turdus maximus estas konsiderataj kiel subspecioj

La taksonomio de tiu specio estas sufiĉe komplika, ĉefe ĉe la aziaj subspecioj. Tiuj de la hinda subkontinento (T. m. simillimus, T. m. nigropileus, T. m. bourdilloni, T. m. spencei kaj T. m. kinnissi) estas malgrandaj, nur 19 al 20 cm longaj, kaj la maskloj havas grandan ĉirkaŭokulan ringon; diferenciĝas ankaŭ de aliaj subspecioj de Turdus merula en sia grando, en sia dorso, en la koloro de la ovoj kaj en siaj kantoj. Fakte foje estas konsiderata kiel aparta specio, nome Hinda merlo (T. simillimus). La subspecio de la Himalajo T. m. maximus, tre diferencas de la subspecioj de Barato (la grupo simillimus jam menciita), ĉar ili estas pli grandaj (23 al 28 cm longaj), kaj diferenciĝas el ĉiuj aliaj subspecioj de Turdus merula pro manko de ĉirkaŭokula ringo kaj pro malriĉa kanto. Tiele ĝi estas foje konsiderata specio plenrajta nome Tibeta merlo (T. maximus). La aliaj subspecioj de Azio,T. m. intermedius kaj T. m. mandarinus relative grandaj, kaj T. m. sowerbyi pli malgranda, diferenciĝas pro aspekto kaj kanto, kio donus alian apartan specion nome Ĉina merlo kun scienca nomo T. mandarinus. Kelkaj fakuloj sugestis, ke ĝi povus esti konsiderata subspecio de T. maximus, sed ili malkonsentas pri aspekto (ĉirkaŭokula ringo) kaj kanto.

La eŭropaj subspecioj, kiel tiuj de Nordafriko kaj Mezoriento, diferenciĝas inter si pro nuancoj en la koloro de la plumaro. La plumaro de la maskloj de Azoroj (Turdus merula azorensis), de Madejro kaj okcidentaj Kanarioj (Turdus merula cabrerae) kaj de Nordafriko (Turdus merula mauretanicus) estas de pli profunda kaj brila nigro ol tiu de la maskloj de kontinenta Eŭropo (Turdus merula merula). Same, la inoj estas malhelbrunaj en la azorensis kaj cabrerae dum fulgogriza en la mauretanicus anstataŭ simple bruna en la merula. En tiu lasta subspecio, la birdoj estas iom pli grandaj kaj havas flugilojn iom pli longajn de sudo norden. La populacioj de la insuloj de la Mediteraneo distingiĝas ĉar estas iom pli malgrandaj. En Svedio, la maskloj havas blankajn gorĝojn kaj eblas observi inojn tre ruĝecajn. En la sudoriento de Eŭropo, la birdoj de la subspecio Turdus merula aterrimus estas pli kaj pli pli palaj kaj grizaj. Ekde Mezoriento ĝis Irako kaj Irano la maskloj de la subspecio Syriacus estas pli palaj kaj la inoj grizaj.

Distribuo kaj biotopo redakti

Ĝi estas komuna specio en la zonoj de arbaroj de granda parto de sia teritorio, kvankam merlo preferas arbarojn de deciduaj folioj. Tamen, ĝardenoj estas taŭgaj lokoj por nestumado ĉar permesas ĝis 7,3 parojn por ĉiu hektaro, dum arbaroj ne permesas pli da duono de tiu menciita denseco (kaj la malfermaj spacoj kaj tre urbanizitaj eĉ malpli). Ili ĉeestas ankaŭ ĉe ĝardenbordoj, arbustejoj, arbarbordoj, parkoj aŭ eĉ en terkultivejoj, eĉ en urbaj zonoj.

En Eŭropo ĝi estas foje anstataŭata de la Rubandoturdo, specio sufiĉe proksima ekde la taksonomia vidpunkto, kiam oni progresas altitude. Oni povas trovi merlojn ĝis en alteco de 1000 m en Eŭropo, 2300 m en Nordafriko, 800 m en Srilanko kaj 900 m en Barato, sed la ĉefa subspecio de Himalajo povas atingi multe pli altajn lokojn. T. m. maximus nestumas inter 3200 kaj 4800 m kaj restas super 2100 m super marnivelo eĉ vintre.

Merloj nestumas en la tuta moderklimata Eŭropo, ĉiam sub la Arkta Polusa Cirklo, krom en Nordafriko kaj en kelkaj insuloj de Atlantiko (Madejro, Azoroj, Kanarioj) kaj granda parto de Suda Azio. Merlo estis enkondukita en multaj partoj de la mondo for de sia areo origina. Ekzemple en Aŭstralio kaj Novzelando estas merloj posteuloj de tiuj importitaj de Britio.

 
Distribuado tutmonda aktuala de la specio de la merlo
(oni ne kalkulas pri raraj aŭ vagantaj vidaĵoj en Islando kaj Nordameriko).

Migrado redakti

Laŭ la latitudo, la merloj povas esti loĝantaj birdojmigrantaj, parte aŭ entute. La populacioj de la sudo kaj okcidento de la teritorio estas loĝantaj, sed la plej parto de la merloj de la nordo migras vintre suden ĝis Nordafriko aŭ ĝis tropika Azio.

La maskloj de la urbaj populacioj restas en malvarmaj klimatoj pli ol la maskloj de kamparo; tiu adapto eblas danke al microklimato pli milda kaj al relativa abundo de nutro, kio permesas tiujn birdojn setligi teritorion kaj ekreproduktiĝi komence de la jaro. Se estas nutrado vintre, maskloj kaj ino restas en sia teritorio la tutan jaron.

La migrantaj individuoj kapablas flugi grandajn distancojn. Ili estas pli sociemaj, veturas en malgrandaj grupoj, ĝenerale nokte, kaj nutras sin grupe disiĝante tra la vintrejo. La migranta flugmaniero, de rapidaj flugilfrapoj, interrompite de horizontalaj aŭ subenaj movoj, diferenciĝas de la normala flugmaniero, rapida kaj lerta.

Populacioj redakti

La tutmonda populacio de merloj ne estas ĉirkaŭkalkulita, sed la eŭropa populacio estas supozata inter 79 kaj 160 milionoj de individuoj. Tiu specio estas ĉefe multnombra en Germanio (8 al 16 milionoj de paroj), Britio (ĉirkaŭ 5 milionoj de paroj) kaj Francio kun kelkaj dekoj de milionoj de paroj.

La futuro de la specio dependos ĉefe de la pluteno de diversaj kaj favoraj biotopoj kiuj havigu al ili protekton kaj nutradon. La eŭropa populacio ŝajne pligrandiĝas ekde 1990, kaj estas konsiderata kiel "sekura" de BirdLife International.

Naturaj minacoj kaj vivespero redakti

Merlo havas vivesperon de 2,4 jaroj mezaveraĝe, inklude idan mortindicon. Merloj kiuj survivas sian unuan jaron, vivas almenaŭ 5 jarojn mezaveraĝe, sed laŭ rezultoj de birdomarkado, tiu specio povas atingi 21 jarojn kaj 10 monatojn.

 
Masklo de merlo kiu klopodas malatentigi turfalkon kiu troviĝas tro proksime de sia nesto.

La ĉefa predanto de la merlo estas la hejma kato, sed la vulpo, la foino, el ermeno kaj rabobirdoj, kiel Akcipitroj. Male estas malmulta pruvo ke manĝas ovojn aŭ idojn de merlo plenkreskuloj de Korvedoj kiel ka pigo, korniko aŭ la korako, kaj ke tio malpliiĝas signife la populaciojn de merlo.

Merloj estas foje nevola gastiganto de la Kukolo (Cuculus canorus), parazita specio kiu ovodemetas en la nestoj de aliaj specioj. Sed ĝenerale ĝi ne ovodemetas en la nesto de la merlo, ĉar tiu kapablas rekoni la plenkreskulojn de tia specio, kaj ankaŭ ties ovojn, kiuj estas pli grandaj ol tiuj de la merlo kaj tiu ĉi malakceptas ilin. La merlo enmetita en Novzelando, kie la kukolo ne vivas, perdis la kapablon rekoni la plenkreskulojn de kukolo, sed ĉiam malakceptas ties ovojn.

Kiel ĉe aliaj paseroformaj, la parazitoj estas komunaj en merloj. Multaj merloj de kamparaj zonoj infektiĝas de iksodoj, kaj aliaj eksteraj parazitoj, ĉar ili manĝas ĉefe surgrunde kaj en urbaj areoj ne estas tiom da iksodoj ĉar tie ne estas tiom da gastigantoj. Problemo estas ke la merloj bedaŭrinde enhavas ofte Borrelia kaj transpasas tiun paraziton al iksodoj.

La merlo kaj la homo redakti

Entrudula specio redakti

La merlo estis enmetita en Aŭstralio, Melburno, en 1850, sed disvastiĝis el Melburno kaj Adelajdo, ties originaj sidejoj, al la tutan sudorienton de Aŭstralio, kaj ankaŭ en Tasmanion kaj en la insulojn de la Markolo de Bass. La enmetita populacio de Aŭstralio estas konsiderataj damaĝaj ĉar manĝas kaj detruas ampleksan varion de beroj kaj drupoj en fruktoĝardenoj, parkoj kaj ĝardenoj, ĉefe en vinberoj kaj ĉerizoj. Ili estas akuzataj ankaŭ pro dissendo de "damaĝaj herboj", kiel rubusoj, kaj konkurenci kun la indiĝena birdaro, pro nutrado kaj nestolokoj.

En Novzelando, la merlo kaj la Zosteropo (Zosterops lateralis) estas la du birdoj plej disvastigantaj de semoj. Ekde ties enmeto en 1862, samtempe kun la Turdo (Turdus philomelos), disvastiĝis tra la tuta lando, ĝis altitudo de 1500 m, kaj al la proksima insuloj kiel tiuj de la grupo de la Insulo Campbell kaj de la Insuloj Kermadekoj. Ili manĝas grandan varion de fruktoj kaj ekzotaj kaj indiĝenaj, kaj ĝi estas unu de la ĉefaj kontribuantoj al disvolvigo de la komunumoj de lignaj vegetaloj enmetitaj, kiel la rubusoj. Tiuj plantoj havigas la fruktojn aprezatajn pli de la ĝeneralaj birdoj (ĉu indiĝenaj ĉu enmetitaj) ol de la endemiaj birdoj.

Ĉaso redakti

Tiu specio estis ĉasata en multaj lokoj, ĝenerale nokte en ripozejo ĉu per pafilo ĉu per gluaĵo, kiel manĝaĵo. Ankoraŭ formas parton de la kompono de la ŝmiraĵo de merlo, specialaĵo de la korsika kuirarto.

Jura protekto redakti

Merloj kun teritorio etenda en 10 milionoj de km, granda populacio kaj la relativa stabileco de la loĝantaro, estas klasita en la kategorio LC (Malplej zorgiga) de la IUCN.

En la parto okcidenta de la palearktisa regiono, la populacioj ĝenerale stabilas aŭ eĉ kreskas, sed povas esti loka malpliiĝo, ĉefe en ruraj zonoj, ĉar la novaj agrikulturaj teknikoj forigas barojn kiuj havigas al merloj kaj protekton kaj nutradon, sekigas humidajn herbejojn kaj uzas pesticidojn, kiuj malpliiĝas nombron de disponeblaj senvertebruloj.

La merlo en la kulturo redakti

Simbolismo redakti

Historia simbolismo redakti

La merlo estis konsiderata de la grekoj kiel sankta animalo, sed detrua. Oni supozis, ke ili mortas post manĝo de granato.

Diference de aliaj animaloj de nigra plumaro, la merlo ne estas ĝenerale vidata kiel negativa simbolo.

Simbolismo nacia kaj filatela redakti
 
Poŝtmarko de 1998 eldonita de la Ferooj, kie aperas paro de merloj

La merlo estas la nacia birdo de Svedio,[noto 1] kie la reproduktanta populacio de merloj estas inter 1 kaj 2 milionoj de paroj.

Multaj landoj eldonis poŝtmarkojn kun bildoj de merloj.

Heraldiko redakti

Merlo ne tre oftas en heraldiko. Ĝi aperas en la blazonoj de kelkaj urboj .
Male, merleto tre oftas, sed gi estas stranga heraldika figuro, nome birdeto sen beko nek kruroj, kiu plej ofte aperas en aro.

Muziko redakti

  • ruslingva kanto "Merloj"
  • La nigra merlo (Le merle noir) estas nomo de mallonga muzika komponaĵo por fluto kaj piano de Olivier Messiaen inspirata de kantado de merloj.
  • Tiu kanto inspiris ankaŭ kantiston kaj komponiston Paul McCartney, tiam membron de Beatles por verki baladon Blackbird. En tiu oni aŭdas kanton de merlo en lasta verso.

Blackbird, singing in the dead of night,
Take these broken wings and learn to fly.
All your life
You were only waiting for this moment to arise.

En proza traduko:

Merlo, kiu kantas noktomeze,
prenu tiujn rompitajn flugilojn kaj lernu flugi.
Vian tutan vivon
vi nur atendis tiun ĉi momenton por leviĝi.

  • Germana populara porinfana kanto titolita Ein Vogel wollte Hochzeit machen (laŭvorte: Birdo volis geedziĝi kun) rakontas pri geedziĝo de merlo kaj turdo. La versio plej malnova aperis en Vieno en 1470, kaj oni konas akompanata de la melodio ekde komenco de 17-a jarcento.[noto 2]

Notoj redakti

  1. Ĝi estis elektita de populara voĉdonado en 1962 inter la legantoj de la ĵurnalo Dagens Nyheter. En: Koltrast, artikolo pri merlo en la sveda Vikipedio.
  2. Die Vogelhochzeit artikolo pri la kanto en la germana Vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti