Merovida Burgundio

(Alidirektita el Merovida Burgonjo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Burgonjo (apartigilo)

Merovida Burgundio (la nuntempa regiono Burgonjo de Francio) ekis en 534, kiam frankoj konkeris la reĝlandon Burgundio. Ĝi apartenis sinsekve al diversaj Merovidaj reĝlandoj. Frankaj reĝoj disputis ĝin sed la lando konservis siajn leĝojn kaj kutimojn. La vivo en kamparo estis aktiva[N 1]. Gregorio de Tours priskribis la valoron de la vitejo kaj la konstruon de akvomuelejoj[1].

Merovida Burgundio
534 – 843
reĝlando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Verde Reĝlando de Gontrano la Unua en 561

Gontrano la 1-a estis fama reĝo (561-592), kiu regis en Chalon-sur-Saône kaj fondis la abatejon de Saint-Marcel.

En 687 poste la Batalo de Tertry Pepino el Herstal konkeris Neŭstrion kaj Burgundion.

En 731 araba armeo iris en Burgundio kaj detruis abatejojn de Bèze kaj de Saint-Seine-l'Abbaye. En 732 dum la Batalo de Tours Karolo Martelo venkis armeon de la Umajida kaliflando. Poste li iris en Burgundio kaj venkis la nobelaron de Burgundio - tio estis fakte la fino de la Merovida Burgundio. Burgundio perdis ĝiajn leĝojn. En 751 Pipino la pli juna iĝis oficiale reĝo de la frankoj - li ne plu apartenis al la Merovidoj.

Notoj redakti

  1. Oni vidas ekzemple, ke tombejoj multiĝis en vilaĝoj.

Referencoj redakti

  1. en la kronikoj de Gregorio de Tours ĉirkaŭ 570