La meruoj estas etno kun aparta lingvo loĝanta en la regiono Meru en Kenjo

Meruoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Loĝregiono redakti

la meruoj loĝas precipe en la agrikultura nordorienta deklivo de la Monto Kenjo en la Orienta Provinco de Kenjo. La nomo Meru rilatas kaj al la etno kaj la teritorio, ĉar dum multaj jaroj ekzistis nur unu geopolitika distrikto por la meruoj. Tio ŝanĝiĝis en 1992, kiam la distrikto estis dividita je tri: la distriktoj Meru, Nyambene kaj Tharaka-Nithi.

La meruoj estas dividitaj je sep sekcioj, nome: Tigania, Igemebe, Imenti, Miutuni, Igoji, Mwimbi kaj Muthambi. La ĉukaoj (Chuka) kaj tarakaoj (Tharaka) estas nun konsiderataj meruoj sed ili havas malsamajn buŝajn historiojn kaj mitologion.

Listo de eminentaj meruoj redakti

  • Prof. Leah Marangu, Vice Chancellor, African Nazarene University, unua profesorino en Kenjo
  • Hon. Justice (Rtd) Aaron Ringera, direktoro de la Kenya Anti Corruption Commission (KACC)
  • Janet Mathiu, estro de la flega servo de la hospitalo de Najrobo, Kenjo.
  • Rueben Marambii, estro de la Nacia Banko de Kenjo
  • Mary Mukindia, antaŭa estro de la Nacia Nafta Kooperativo
  • Dr. Samuel Kobia, antaŭa ĝenerala sekretario de la National Christian Council of Kenya (NCCK)
  • Episkopo Lawi Imathui, fondinto de la altlernejo Kenya Methodist University
  • Francis Muthaura, estro de publikaj servoj kaj registara sekretario, Kenjo.
  • Edward H Ntalami, afergvidanto, Capital Markets Authority, Kenjo.
  • David Mwiraria, antaŭa financministro, Kenjo, nuna mediministro.
  • Kiraitu Murungi, energiministro, Kenjo.
  • Inĝ. Erastus K. Mwongera, antaŭa permanent secretary Ministerio por trafiko, akvo kaj grundo, Kenjo.
  • Dr.Kilemi Mwiria, vicministro por edukado, Kenjo.
  • Prof. Gerishon Ikiara, Permanent Secretary, transportministerio.
  • Francis Kalung'e Mwenda, ĉefa financoficisto, Oficejo de la prezidento.
  • Mathew Kirai Iteere, commandant General Service Unit
  • Prof. Alfred Mutema, prezidanto de la Kenyatta National Hospital.
  • Henry Kinyua, antaŭa manaĝdirektoro, Kenya Planters Co-operative Union, Kenjo
  • Isaiah Kabira, direktoro de la Presidential Press Services
  • Prof. Julius Meme, antaŭa Permanent Secretary, Ministerio de Sano, Kenjo
  • Gitobu Imanyara, parlamentano kaj advokato de la civitanaj rajtoj

Eksteraj ligiloj redakti